Universo
tutaĵo de ĉio ekzistanta / From Wikipedia, the free encyclopedia
La universo estas ĉiu spaco kaj tempo[noto 1] kaj ilia enhavo,[1] inkluzive de planedoj, steloj, galaksioj kaj ĉiuj aliaj formoj de materio kaj energio. Dum la spaca grandeco de la tuta universo estas nekonata,[2] eblas mezuri la grandecon de la observebla universo, kiu nuntempe taksita esti 93 miliardojn da lumjaroj en diametro. En diversaj multuniversaj hipotezoj, universo estas unu el multaj kaŭze malkonektitaj[3] konsistigaj partoj de pli granda multuniverso, kiu mem konsistas el la tuta spaco kaj tempo kaj ĝia enhavo;[4] sekve de tio, 'la universo' kaj 'la multuniverso' estas samsignifaj en tiaj teorioj.
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la fizika kaj astronomia koncepto de universo. Krome kompreneble tia grandeca nomo inspiris multajn aktivulojn uzi la nomon en projektoj. Unu el multaj ekzemploj estis la esperantlingva arta revuo Universo, eldonita nur inter 1909 kaj 1912, sed 25 jarojn poste ankoraŭ forte laŭdita en la refereca verko EdE. |

La plej fruaj kosmologiaj modeloj de la universo estis disvolvitaj de antikvaj grekaj kaj hindaj filozofoj kaj estis tercentraj, metante la Teron en la centron.[5][6] Dum la jarcentoj, pli precizaj astronomiaj observaĵoj igis Nikolaon Koperniko disvolvi la suncentran modelon kun la Suno en la centro de la Sunsistemo. Evoluigante la leĝon de universala gravitado, Isaac Newton konstruis sur la laboro de Koperniko same kiel la leĝoj de planeda movado de Johano Keplero kaj observaĵoj de Tycho Brahe.
Pluaj observaj plibonigoj kondukis al la realigo, ke la Suno estas unu el la centoj da miliardoj da steloj en la Lakta Vojo, kiu estas unu el almenaŭ du duilionoj da galaksioj en la universo. Multaj el la steloj en nia galaksio havas planedojn. Ĉe la plej granda skalo, galaksioj estas distribuitaj unuforme kaj samaj en ĉiuj direktoj, kio signifas, ke la universo havas nek randon nek centron.
Laŭ Paskalo, la universo estas sfero, kies centro estas ĉie kaj cirkonferenco nenie. Ĝi estas samsignifa termino kiel "mondo". Oni multe disputis, ĉu la mondo estas eterna aŭ iam estiĝinta. La scienca branĉo, kiu studas la eblan ekeston kaj la fundamentajn leĝojn de la evoluo de la universo, nomiĝas kosmologio. Ĝi baziĝas grandparte sur fizikaj konsideroj kaj astronomiaj datenoj.