Parko Alamillo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Parko Alamillo (hispane Parque del Alamillo kun signifo Parko de la Popleto) estas natura parko, kiu estas en verda zono de la municipaj teritorioj de Sevilo kaj Santiponce. La tieaj specioj estas propraj de arbaro de mediteranea klimato. Post ampleksigo en 2014, ĝi enhavas jam 120 hektarojn.
Parko Alamillo | ||
---|---|---|
parko, arbokultivejo [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Regiono | Andaluzio | |
Situo | Sevilo | |
- koordinatoj | 37° 25′ 2″ N, 5° 59′ 50″ U (mapo)37.4173-5.99723 [+] | |
![]() |
||
Parko Alamillo | ||
![]() |
||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6e/Lac_du_parc_de_l%27Alamillo.jpg/640px-Lac_du_parc_de_l%27Alamillo.jpg)
La verda areo estas historia, kaj estis citita jam de Miguel de Cervantes en 1615 kaj de Lope de Vega ankaŭ en la 17-a jarcento. La aktuala Parque del Alamillo estis malfermita en 1993,[1] post la Internacia ekspozicio de Sevilo (1992), kaj norde de la areo okupita de tiu.
Inter la arboj estas specioj propraj de mediteranea ĉerivera arbaro: salikoj (Salix atrocinera), poploj (Populus alba kaj Populus nigra), ulmoj (Olmus minor) kaj fraksenoj (Fraxinus angustifolia). Estas ankaŭ naturaj olivarboj (Olea europaea variaĵo sylvestris), karoboj (Ceratonia siliqua), korkokverkoj (Quercus suber) kaj pinoj (Pinus pinea), krom kelkaj indiĝenaj anzinoj (Quercus rotundifolia).[2]
En la parko estas ankaŭ kampardomego (cortijo), monumentoj al Antonio Machado, al instruistoj, galegia krucmonumento, asturia "hórreo", monumento al du poetoj de Ekstremaduro, kenotafo al Gustavo Adolfo Bécquer, inter aliaj.[3] Estas senfervoja kvazaŭvagonaro kiu veturas la parkon.