From Wikipedia, the free encyclopedia
Parko ha-Jarkon (hebree פארק הירקון, Park HaJarkon, ankaŭ nomata Ganei Jehoshua) estas urba parko situanta ĉe la Jarkon Rivero en la norda parto de Tel-Avivo, Israelo.
Parko Jarkon | ||
---|---|---|
urba parko [+] | ||
Lando | Israelo | |
Koordinatoj | 32° 6′ 0″ N, 34° 48′ 36″ O (mapo)32.134.81 [+] | |
Akvokolektejo | 3,21 km² (321 ha) [+] | |
Areo | 3,21 km² (321 ha) [+] | |
Parko Jarkon | ||
Vikimedia Komunejo: Yarkon Park [+] | ||
Nomita laŭ la Yarkon Rivero kiu fluas tra kaj laŭlonge de ĝi, la parko inkluzivas ampleksajn herbajn areojn kun multaj sportinstalaĵoj, akvoparko, botanikaj ĝardenoj, birdejo, du koncertejoj kaj artefarita diglago. La parko estas vizitata de plurmilionoj da vizitantoj ĉiujare [1].
La parko kovras areon de 3.5 km.². Ĉe 375 hektaroj, ĝi estas iomete pli granda ol Centra Parko en Nov-Jorko kaj duobligas la grandecon de Hyde Park, en Londono [2].
La parko kovras areon de 380 ha, kiu etendiĝas sur ambaŭ bordoj de la rivero Jarkon, komencante de la urbo Ramat Gan, tra Tel-Avivo, ĝis la elfluejo de la rivero en Mediteranea Maro. La orienta parto de la parko estas vasta areo kun multaj malfermaj ĝardenoj kaj piknikejoj kun riĉa turisma kaj distra infrastrukturo. En la okcidenta parto, la parko estas mallarĝa strio de verdaĵo situanta sur ambaŭ bordoj de la Jarkon Rivero - bulvardo Rokah en la nordo kaj bulvardo Bawli en la sudo [3].
La areoj de Jarkon Park estas plejparte kovritaj per herbo, kaj la arbaro estas dominita per eŭkalipto-arboj, kiuj estis plantitaj en Israelo en la pasinteco por dreni marĉajn areojn.
La Jarkon Rivero, malgraŭ sia alta poluo, altiras gamon da akvobirdoj. Israelo situas ĉe la vojkruciĝo de birdaj migraj vojoj el tri kontinentoj : Azio, Afriko kaj Eŭropo. La lokaj akvorezervujoj estas grava ripozejo por migrobirdoj kiuj vintras en Afriko kaj revenas al siaj reproduktejoj en Eŭropo printempe. Inter la birdoj flugantaj super la rivero Jarkon vi povas vidi cikoniojn, ardeojn kaj multajn aliajn pli malgrandajn. Nutria ankaŭ adaptiĝis al la kondiĉoj de la poluita akvomedio de la Jarkon Rivero, kiu estis komence alportita al Israelo por bredado, sed kelkaj individuoj sukcesis eskapi kaj trovis ŝirmejon sur la superkreskitaj bordoj de la rivero Jarkon.
La parko havas ses ĝardenojn:
Plie, en la sudorienta angulo de la parko estas la Bereshit-arbaro.
En la parko estis kreitaj du koncertejoj - mezgranda Wohl-amfiteatro kaj multe pli granda amfiteatro kiu povas gastigi kelkajn dekojn da miloj da homoj. Dank' al tio ĉi tie estas organizitaj multaj subĉielaj koncertoj, ekz.: Guns N' Roses (en 1993), Michael Jackson (en 1994), Madonna (en 1993 kaj 2009), David Bowie (en 1996), U2 (en 1997), Paul McCartnej, Elton John, Tina Turner, Metallica (en 1993), Eurjthmics, Dire Straits, Foreigner, The Prodigy, Westlife kaj 5ive kaj Britnej Spears.
Ĉi tie ankaŭ estas organizitaj koncertoj de klasika muziko de la Israela Filharmonio kaj la Israela Opero. La Israela Opero, kune kun la Tel-Avivaj urbaj aŭtoritatoj, efektivigas la projekton "Opero en la Parko" (hebree אופרה בפארק) ekde 2001. La celo de la projekto estas popularigi operon kiel arta ĝenro al la plej granda ebla spektantaro. Tial en Jarkon Park estas organizitaj ĉiujare operaj prezentadoj. Eniro al la prezentadoj estas senpaga. En 2003 estis prezentita la opero Nabucco, en 2005 la opero Samson et Dalila, en 2006 la opero Rigoletto, kaj en 2007 la komika opero L'Elisir d'Amore. En 2008, la opero La Traviata estis spektita fare de 70,000 spektantoj. Ankaŭ, unu el la plej famaj operscenejoj en la mondo, La Scala, prezentis la koncerton Messa da Requiem de Giuseppe Verdi en Jarkon Park, kiun partoprenis proksimume 100,000 spektantoj.
La parko organizas plurajn regulajn okazaĵojn, kiel ekzemple:
En la Jarkon Park vi povas lui biciklon kaj tiel movi tra la tuta areo. Kelkaj el la parkaj padoj estas pavimitaj kaj biciklado estas unu el la plej bonaj manieroj esplori la parkon. La komenco de la biciklaj vojoj estas en la okcidenta parto de la parko, tuj apud la strando. La itineroj kondukas laŭ la bulvardoj laŭ la bordoj de la Jarkon Rivero kaj tiam dividitaj en plurajn itinerojn ĉie en la parkkomplekso.
En la parko oni povas praktiki rajdadon, kanuadon aŭ remado. En la okcidenta parto de la parko, sur la norda bordo de la rivero Jarkon, troviĝas la Remado-Centro Daniel Amichai. En la centro troviĝas granda jaĥtejo, sportlernejo kaj trejnejo por du remkluboj. Fondita en 1935, La Tel-Aviva Remklubo estas la plej granda remklubo de Israelo kaj faras regulan trejnadon ĉe la Jarkon Rivero. La arkitekturo de la sportcentro-konstruaĵo similas renversitan ŝipon. En la dua etaĝo de la konstruaĵo troviĝas restoracio, kiu rigardas la riveron. La parko ankaŭ ofertas la ŝancon preni krozadon sur la lago sur krozoŝipeto.
En la okcidenta parto de la parko, sur la norda bordo de la rivero Jarkon, estas granda sporta komplekso Sportek. La plej okcidenta estas komplekso de tenisejoj apartenantaj al la Sporta klubo Maccabi Tel Aviv. Estas futbalaj kaj basbalkampoj proksime. Plie, la sportokomplekso inkluzivas basketbal- kaj flugpilktejojn, same kiel rulsketadon kaj rultabuladon trakojn. Ĉiun sabaton, instruistoj faras malfermajn jogoklasojn kaj trejnitectrejnadon en la parko. Ili povas esti uzataj de iu ajn interesita.
En la orienta parto de la parko estas speciala sporta kaj distra instalaĵo - la akvoparko Mejmadion. Ĝi estas la plej granda akvoparko en Israelo. Sur 25 akreoj da verdaj areoj estis konstruitaj naĝejoj de diversaj formoj, akvoglitejoj kaj fontanoj.
Rapidvojo n-ro 2 (Tel-Avivo- Netanja - Ĥajfo) kaj aŭtovojo n-ro 20 (ŝoseo Ajalon) trairas la parkon.
La parko estas ankaŭ hejmo de la Tel-Aviva Universitato kaj Bnej Brak fervojaj stacidomoj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.