![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/01/Slowo_o_polku_Igorewe_1800.png/640px-Slowo_o_polku_Igorewe_1800.png&w=640&q=50)
Parolo pri la militiro Igora
From Wikipedia, the free encyclopedia
Parolo pri la militiro Igora, esperantigita ankaŭ kiel Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava, nepo Olega, Kanto pri la militiro de Igor, Eposo ... (originale Слово о плъку Игоревѣ, Игоря сына Святъславля, внука Ольгова, t.e. Parolo) estas heroeca verko de nekonata aŭtoro de la princa epoko en la historio de Kieva Rusio. Ĝi estas glora ĉefverko de la antikva rusa literaturo de la fino de la 12-a jarcento, atesto pri la alta kultura nivelo de Kieva Rusio. Ĝi estis verkita sub impreso de la malsukcesa militiro de la novgoroda-sivereca princo Igor' Svjatoslaviĉ kontraŭ la kipĉakoj (aŭ kumanoj)) en 1185.
Слово о пълкѹ игоревѣ. игорѧ сына свѧтъславлѧ. внѹка ольгова | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
epopeo • literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | nekonata valoro | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | antikva orientslava lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | rakonta poezio • epopeo | ||||
| |||||
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6f/Igorsvyat.jpg/640px-Igorsvyat.jpg)
Tradukon de la koncernaj pecoj el malnovrusa kroniko faris Sergio Pokrovskij[1].
La originalon (verŝajne kopion el la 15-a jarcento) trovis rusa grafo A. Musin-Puŝkin en 1791 kaj publikigis ĝin en Peterburgo en 1800. La manuskripto neniiĝis en la Moskva incendio de 1812. Ĉar ĝi parte montras fortan similecon al Transdoneado, oni pridubas ties aŭtentikecon je la 12-a jarcento.
La temon uzis por dramo Hnat Ĥotkeviĉ (1926), por opero Aleksandr Borodin kaj Mikola Lisenko. La problemon pri aŭtentikeco de la teksto analizis lingvistike A. A. Zaliznjak.
La eposo estis tradukita en multajn lingvojn, nur en la ukraina lingvo ekzistas pli ol 25 tradukoj. En la rusan lingvon ĝin tradukis V.A. Ĵukovskij, A.N. Majkov, K.D. Balmont, M.A. Tarkovskij, N.A. Zabolockij k.a. Poligis ĝin Bohdan Lepkij.