Parta derivaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En matematiko, parta derivaĵo de funkcio de kelkaj variabloj estas ĝia derivaĵo kun respekto al unu el ĉi tiuj variabloj, kiam la aliaj estas konstantaj, en kontrasto al la tuteca derivaĵo, en kiu al ĉiuj variabloj estas permesite varii.
La parta derivaĵo de funkcio kun respekto al la variablo x estas skribata kiel aŭ . La parto-derivaĵa simbolo, ∂ estas rondigita litero, por distingi ĝin de la normala rekta d de tuteco-derivaĵa simbolo. La skribmaniero estis prezentita de Adrien-Marie Legendre kaj ekhavis ĝeneralan akcepton post ĝia uzado de Carl Gustav Jakob Jacobi.
Partaj derivaĵoj estas aparte utilaj en vektora kalkulo kaj diferenciala geometrio.
Ekvacioj engaĝantaj partajn derivaĵojn de nekonataj funkciaj estas diferencialaj ekvacioj en partaj derivaĵoj, ili ofte estas uzataj en fiziko, inĝenierado kaj la aliaj kampoj.