Patanĝali
From Wikipedia, the free encyclopedia
Patanĝali aŭ Patañjali (sanskrite पतञ्जलि) estis saĝulo en Barato, konsiderata aŭtoro de nombraj sanskritaj verkoj. La plej grandaj el tiuj estas la Joga Sutra, klasika joga teksto. Estas dubo ĉu la saĝulo Patañjali estas la aŭtoro de ĉiuj verkoj atribuitaj al li ĉar estas nombraj konataj historiaj aŭtoroj de la sama nomo. Granda aro de fakuloj dediĉis sin dum la lasta jarcento al la temo de la historieco aŭ identeco de tiu aŭtoro aŭ tiuj aŭtoroj.[1]
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Patanĝali | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Barato |
Morto | |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • matematikisto • filozofo • verkisto |
Verkoj | Jogo-sutro |
Fermi
Inter la plej gravaj aŭtoroj nomitaj Patañjali estas jenaj:[2][3][4]
- La aŭtoro de Mahābhāṣya, antikva traktaĵo pri Sanskrita gramatiko kaj lingvistiko.
- La kompilisto de Joga Sutra, teksto pri joga teorio kaj praktiko.
- La aŭtoro de medicina teksto nomita Patanjalatantra.
- Patanĝali estas unu el la 18 siddhar en la tamila siddha (ŝivisma) tradicio.[5]