Lingvistiko

studfako de scienco pri homa lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia

Lingvistiko (aŭ, pli kutime kaj regule, lingvoscienco) estas sistema studado de homa lingvo. La koncernaj fakuloj nomiĝas lingvistojlingvosciencistoj.

Kovrilpaĝo de A világnyelv pro és kontra; nur hungare, (La mondolingvo por kaj kontraŭ) red:Antal László; 1984

La lingvistiko (de la franca linguistique; siavice de linguiste, «lingvisto»; siavice de la latina "lingua", «lingvo») estas la scienca studo de la deveno, la evoluo, la strukturo kaj funkciado de lingvo, cele al dedukto de leĝoj, kiuj regas la lingvojn (kaj antikvajn kaj modernajn). Tiel, la lingvistiko studas la fundamentajn strukturojn de la homa lingvokapablo, ties variaĵojn en ĉiuj lingvofamilioj (kiujn la lingvistiko mem same identigas kaj klasigas) kaj la kondiĉojn kiuj ebligas la komprenon kaj la komunikadon pere de naturaj aŭ konstruitaj lingvoj (partikulare en la genera fokuso).

Kvankam la gramatiko ja estas antikva studobjekto, la netradicia fokuso de la moderna lingvistiko havas diversajn fontojn. Unu de la plej gravaj estis konstituitaj de la Neogrammatiker (germanaj novgramatikistoj), kiuj inaŭguris la historian lingvistikon kaj enkondukis la nocion de "leĝo" en la kunteksto de la lingvistiko kaj kiu partikulare formulis diversajn fonetikajn leĝojn por reprezenti la lingvajn ŝanĝojn. Alia grava punkto estas la terminoj "sinkroneco", "diakroneco" kaj la strukturismajn nociojn popularigitajn per la laboro de Ferdinand de Saussure kaj lia verko Cours de linguistique générale (Kurso de ĝenerala lingvistiko, inspirita en liaj lecionoj).[1]​ La 20-a jarcento estas konsiderata, ekde la apero de la strukturismo derivita de la laboro de Saussure, la «starpunkto» de la moderna lingvistiko.[2] Ekde tiam ŝajne oni ĝeneraligis la uzadon de la vorto «lingvistiko» (la unua apero de tiu vorto estis registrita en 1883). La vorto «lingvisto» jam aperis por la unua fojo en la unua paĝo de la unua volumo de la verko Choix des poésies des troubadours,[3]​ verkita en 1816 de Raynouard.