usona muzikistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Patricia Lee «Patti» SMITH (Ĉikago, Ilinojso; 30a de decembro 1946) estas usona kantistino, bildartistino kaj verkistino. Kutime kromnomita «baptopatrino de punko», Smith konstruis gravan karieron ene de la movado "punko" ekde ŝia debuta albumo Horses (1975), kun vidpunkto referencita kiel de feministo kaj intelektulo kiu konvertis ŝin en unu de la plej influaj artistoj de la rok-muziko.
Ekde tiam, ŝi publikigis dek unu studiajn albumojn kaj ricevis plurajn premiojn kaj rekonojn. En decembro 2010, la revuo Rolling Stone metis ŝin en la 47a rangon de la listo de la 100 plej bonaj artistoj el ĉiuj tempoj kaj en 2007 ŝi estis inkludita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo. En 2005 ŝi estis nomumita Komandoro de la Ordre des Arts et des Lettres de Francio. En 2007 ŝi ricevis la Poluspremion de la Sveda Reĝa Akademio de Muziko kaj en 2019 ŝi ricevis la Ormedalon de Belartoj de la Registaro de Hispanio.
Krom kantistino kaj komponistino, Smith verkis pli ol du dek librojn de poemoj kaj de rakontoj. En 2010, ŝi ricevis la premion National Book Award pro sia memorlibro en kiu ŝi rakontas kiel ŝi konis sian amikon, nome la fama fotisto Robert Mapplethorpe.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.