From Wikipedia, the free encyclopedia
Pax Christi Internacia estas internacia katolika pacmovado. Pax Christi Internacia celas "transformi mondon skuitan de perforto, terorismo, profundiĝantaj malegalecoj kaj tutmonda malsekureco."[1]
Pax Christi Internacia | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia organizaĵo ne-registara organizaĵo organizaĵo | |||||
Komenco | 1945 vd | ||||
Lando(j) | Belgio vd | ||||
Sidejo | Berlino | ||||
Filioj | Pax Christi. Nederlandse Afdeling (en) Pax Christi Vlaanderen (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | neprofitcela organizaĵo | ||||
Pax Christi (latino por Paco de Kristo) estis fondita en Francio en 1945 de Marthe Dortel-Claudot kaj Episkopo Pierre-Marie Théas. Ambaŭ estis francaj civitanoj interesitaj en la repacigo inter francaj kaj germanaj civitanoj post la Dua Mondmilito[2]. Kelkaj de la unuaj agoj de Pax Christi estis la organizado de bonkoraj pilgrimadoj kaj aliaj agoj por subteni la repacigon inter Francio kaj Germanio. Kvankam Pax Christi komencis kiel movado por franca-germana repacigo, ĝi vastigis ties fokuson kaj disvastiĝis al aliaj eŭropaj landoj en la 1950-aj jaroj. Ĝi kreskis kiel “kampanjo de preĝado por paco inter ĉiuj nacioj.”[3]
Pax Christi estis agnoskita kiel “la oficiala internacia katolika pacmovado” fare de papo Pio la 12-a en 1952[4].
Kiel ne-registara organizaĵo Pax Christi havas ekde 1979 konsultan statuson ĉe Unuiĝintaj Nacioj[5].
En 1983, Pax Christi Internacia ricevis de UNESKO-premion por pacedukado[6].
La por paca laboro de Pax Christi koncentriĝas sur: homaj rajtoj, defendo de la naturmedio, interreligia dialogo, homa sekureco, (atoma) malarmado kaj senmilitigo, neperforto kaj renoviĝinta paca procezo por Israelo-Palestino[7].
Ekde 1988, la organizaĵo eldonas ĝian propran internacia pacpremion al pacorganizaĵoj kaj pac aktivuloj ĉirkaŭ la mondo.
Pax Christi konsistas el naciaj sekcioj de la movado, filiiĝita organizojn kaj partnerajn organizojn. Ties internacia sekretariejo situas en Bruselo.
Ekde la 1990-aj jaroj Pax Christi disvolvas novan formon de pacolaboro kiu estas la defendo de la naturmedio.
En 2007, kun-prezidanteco estis kreita (episkopo kaj laika virino)
Listo de kontraŭmilitaj organizaĵoj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.