From Wikipedia, the free encyclopedia
Pierre-Gilles de Gennes, naskiĝis la 24-an de oktobro 1932 en Parizo, mortis la 18-an de majo 2007 en Orsay (Essonne)[1], estis franca fizikisto, Nobel-premiita en 1991 « ĉar li malkovris ke metodoj elpensitaj por la studo de fenomenoj de ordo en simplaj sistemoj povas esti ĝeneraligitaj al formoj pli kompleksaj de la materio, speciale al likvaj kristaloj kaj likvaj polimeroj. ». De liaj esploroj naskiĝis multaj aliaj en diversaj sciencaj fakoj: fiziko, fundamenta fiziko-ĥemio kaj aplikataj sciencoj.Li mem transiris samkomforte de scienca fako al alia, de fiziko al ĥemio kaj de ĥemio al biologio.[2]
En 1991, kiam li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en Svedio, kelkaj akademianoj nomis lin «the Isaac Newton of our time" »[3], "la Isaac Newton de nia tempo".
Pierre-Gilles de Gennes naskiĝis en Parizo en 1932. Lia patro, kuracisto, mortis kiam li estis 9 jaraĝa. Pro pulmaj sanproblemoj li transloĝiĝis en Barcelonnette, urbeto en la Alpoj de Alta Provenco, kie lia patrino, flegistino, instruis lin ĝis lia aĝo 11. Li komencas siajn universitataj studoj en la Supera Normala Lernejo, el kiu li eliras en 1955. Poste li laboris kiel esplorada inĝeniero en la "Commissariat à l'énergie atomique". En 1957 li science doktoriĝis: la temo de lia tezo konsistas el la teoriaj aspektoj de la disiĝo de la neŭtronoj en magnetaj kampoj. De 1961 ĝis 1971 li estas profesoro en la scienca fakultato de Orsay. En 1971 li ricevas postenon de profesoro en la Kolegio de Francio, de tiam li direktas siajn sciencajn esplorojn al ĥemio.
Liaj esploroj produktas elstarajn malkovrojn pri la fenomenoj koncernantaj la ordon en kompleksaĵoj. Pro la graveco de tiaj esploroj li iĝas ano de la Akademio de Sciencoj en 1979, kaj estas konsiderata kiel unu el la pioniroj por la de li mem nomata "fiziko-ĥemio de la mola materio". En 1980, li ricevas la oran medalon de CNRS. En 1991, pro liaj elstaraj kontribuoj en tre diversaj kampoj (magnetismo, superkonduktiveco, likvaj kristaloj, polimeroj, la studo pri la elverŝiĝo de likvoj kaj tiel plu.) li ricevis la Nobel-premion pri fiziko.
Tiu elstara sciencisto estas la unua kiu prilaboris la problemojn de "ordo-malordo-transiro" en materialoj tiaj kompleksaj kiaj estas polimeroj, ĝeloj, likvaj kristaloj kaj pli freŝdate la granulaj materioj.
Direktoro de la "Supera lernejo pri fiziko Supera Lernejo de Industriaj Fiziko kaj Kemio, Pierre-Gilles de Gennes malŝatas la barojn kiuj malhelpas progresigi la sciojn. Partizano de "interfaka kunlaboro", atentema al la industriaj aplikaĵoj, tiu profesoro de Kolegio de Francio samĝojiĝe transiras de fako al alia. Finfine de la fiziko li alvenas al biologio: li eniras la Instituto Curie por esplori la sistemojn ĉe la vivantaĵo kaj por kompreni la mekanismojn de la ĉeloj, precipe tiujn kiuj koncernas la memoron.
Paralele al tiu altnivela esplorado Pierre-Gilles de Gennes pasigis grandan parton de sia tempo por instrui kaj disdoni al la junuloj en lernejoj kaj liceoj sian entuziasmon por la scienca esplorado. Post la ricevita Nobel-Premion pri fiziko, li vizitis pli ol 200 liceoj en Francio.[4]
En 1990 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.
Li forpasis en la aĝo 74, la 18-an de majo 2007.
http://nobelprize.org/physics/laureates/1991/gennes-bio.html
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.