From Wikipedia, the free encyclopedia
Pietro VERRI (12-an de decembro 1728 – 28-an de junio 1797) estis itala ekonomikisto, historiisto, filozofo kaj verkisto. Inter la plej gravaj personecoj de la itala kulturo de la 18-a jarcento, li estas konsiderata inter la patroj de lombarda reformisma movado de la Klerismo kaj la plej grava antaŭ-Smith-a aŭtoritato pri malmultekosteco-abundeco.
Pietro Verri | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de decembro 1728 en Milano, Italio | ||||
Morto | 28-an de junio 1797 (68-jaraĝa) en Milano | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Q4010216 vd | ||||
Patro | Gabriele Verri (en) vd | ||||
Gefratoj | Alessandro Verri (en) , Giovanni Verri (en) kaj Carlo Verri (en) vd | ||||
Infanoj | Maria Teresa Lourdes Verri (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto historiisto salonestrino filozofo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
El konservativa nobela familio, li studis en lernejo de Jezuitoj en Monza (1740–44), en lernejo de Barnabitoj en Milano(1744–45) kaj en Romo en lernejo Nazareno Degli Scolopi. Tiel li ricevis fortan religian edukadon, el kio li ekribelis kiam li atingis la dudek jarojn. En 1759, li amikiĝis kun la ekonomikisto Henry Lloyd.[1] Verri tuj konvinkiĝis, ke politika ekonomiko devas esti centro de ĉiuj seriozaj sociaj kaj politikaj interestoj. Li tradukis verkojn de Destouches kaj verkis satirajn almanakojn (Borlanda impasticciata, Gran Zoroastro kaj Mal di Milza) kiuj skandalis la milanan societon.
Sekvante la gravulojn de la Klerismo nome Montesquieu, Voltaire, Rousseau kaj Helvétius, li elprenis el ili iliajn ideojn pri juro kaj civila socio, la gravo de la historia kompreno, la utilismajn tendencojn kaj, pli specife, ekonomikajn aferojn asociajn kun komerco, mono, kredito kaj impostoj.[2] En 1761, kun sia frato Alessandro, li fondis literaturan asocion, nome Società dei Pugni ("Societo de Pugnoj"), kaj, el 1764, publikigis la gazeton Il Caffè ("La Kafejo"). En tiu kunlaboris lia frato Alessandro, la fama filozofo Cesare Beccaria, Alfonso Longo kaj Pietro Secchi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.