Teoremo de Pitagoro
teoremo en Eŭklida geometrio, ke la kvadrato de la longo de la plej longa latero de orta trilatero egalas la sumon de la kvadratoj de la longoj de la du aliaj lateroj / From Wikipedia, the free encyclopedia
En matematiko, la Teoremo de Pitagoro estas la rilato inter la tri lateroj de orta triangulo. La teoremo estas nomita tiel laŭ la nomo de la antikva Greka matematikisto Pitagoro, unu el pluraj antikvuloj kiuj malkovris ĝin.
La teoremo estas kiel sube:
- En ĉiu ajn orta triangulo, la areo de la kvadrato kun lateroj kies longo egalas al la longo de la hipotenuzo de tiu triangulo (la latero de orta triangulo situanta kontraŭ la orta angulo) estas egala al la sumo de la areoj de la du kvadratoj kun lateroj kies longoj egalas respektive al la longo de la du katetoj (la du lateroj de la orta triangulo kiuj ne estas la hipotenuzo).
Se c estas la longo de la hipotenuzo kaj ankaŭ a kaj b estas la longoj de la du aliaj lateroj (tio estas, la katetoj), la teoremo povas esti skribita kiel sube:
Tiele ĝi povas esti esprimita kiel ekvacio nome Pitagora Ekvacio.[1]
La teoremo estas teoria esprimo de la arto disvolvita de hindaj, babilonaj kaj egiptaj konstruistoj kaj sacerdotoj por atingi precize ortajn angulojn por kampoj aŭ konstruaĵoj helpe de ŝnuroj. Jam malgranda eraro povas esti katastrofa rezulto por grandaj konstruaĵoj. Pri piramidokonstruaĵoj kun 200-metraj flankoj, konstruistoj ne rajtis erari eĉ ne minimume.