obsoleta teorio ke la Tero estas plata disko From Wikipedia, the free encyclopedia
La nocio de Plata Tero aludas al la ideo ke la enloĝata surfaco de la Tero estas plata (ebena), prefere ol esti kurba (globo).
Oni kutime supozas ke homoj de la antikveco ĝenerale opiniis ke la mondo estas plata, sed ĝis la tempoj de Plinio la pli maljuna (1-a jarcento), ĝia globa formo jam estis ĝenerale agnoskita. En tiu tempo la astronomo Ptolemeo devenigis siajn mapojn de la kurvita globo kaj disvolvis sistemon de latitudo kaj longitudo (vidu geografiaj koordinatoj). Liaj verkoj restis la bazo de eŭropa astronomio dum la tuta mezepoko.
Fakte, jam en sia Sonĝo de Scipiono Cicerono deiras de la koncepto, ke la tero estas globo konsistanta el kvin grandaj "sferoj": la ege malvarma tute sude kaj tute norde [ambaŭ polusoj], la ege varma en la mezo [tropiko] kaj inter ambaŭ ĉi ekstremoj kaj norde kaj sude la agrablaj sferoj, el kiuj la Romia Imperio kovras nur parton de la norda, modera, mezvarma zono. Vidu en Esperanto en la eldono de VoKo en du malsamaj tradukoj.
Oni serĉis ankaŭ tra la teksoj de la Biblio ĉu en ĝi troviĝas spuroj pri la sfereco de la tero. Oni kutime citas Ijobon 26,7: “Li estendas la ĉielon super la malpleno, pendigis la teron super la nenio” (Nova Teksto CEI). Plue oni citas Jesajan 40,22: “Li sidas super la rondo de la tero” (Diodati). Sed oni diskutas pri la filologia fundamento de tiu lasta interpreto, dum en la kazo de Ijobo ne ekskludendas, sed tio ne malpliigas la gravecon de la informo, influo de la greka kulturo ĉar la hebrea diasporo jam delonge atingis mediteraneajn landojn.
La kutima miskompreno pri tio, ke homoj antaŭ la komenco de la esplorepoko kredis la Teron plata, eniris la imagojn de la popoloj nur post la eldono de la verko The Life and Voyages of Christopher Columbus (La vivo kaj vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo) de Washington Irving en 1828.
En la malfrua epoko, kaj ĉe la komenco de la kristana, teologio, la scio pri la sfereco de la tero estis jam certeco [1] kaj nur eta malplimulto daŭrigis la debaton pri la plateco de la tero. Oni plue diskutis pri la ebla ekzisto de la eventualaj loĝantoj de la antipodoj: estis fakte malfacile akordigi la ideon de popoloj imagitaj loĝi en nealireblaj teritorioj kun la kristana koncepto pri descendanta el unika paro kaj elaĉetita de Kristo. Tamen oficiale la Eklezio nenion diris pri tio, ĉar eble pro la fakto ke temas pri objekto solvenda per la sperto ne per la revelacio.
Aŭgusteno de Hipono aranĝis argumentojn kontraŭ la ekzisto de loĝantoj ĉe la antipodoj, sed silentis pri la plateco de la tero. Fije tamen ŝahnas ke lia penso oscilas[2]
Malmultaj kristanaj aŭtoroj kontraŭis la sferecon de la tero:
Laktancio (250–320), post lia konvertiĝo al kristanismo kaj rifuzo de la greka filozofio, difinis «frenezaĵo» (la teran sferecon) ĉar li opiniis ke la homoj de la opozita latero ne respektus la leĝon kiun ni nun dirus graviton.[3]
Sankta Cirilo de Jerusalemo (315-386) konsideris la teron kiel firmamenton flosantan sur la akvoj (tamen la citaĵo elĉerpigas el sermono por la novaj baptitoj kaj ne klaras ĉu li estis parolanta poete aŭ fiziksence)
Johano Krizostomo (344-407) juĝis la sferecon de la tero kontraŭan al la Biblio
Ankaŭ Diodoro de Tarso (forpasinta en 394) argumentis ke la sfereco de la tero baziĝante sur la Biblio, sed lia opinio devenas el kritiko de Focio pri tia opinio.[4]
Severiano, episkopo de Gabalo (forpasinta en 408), skribis: «La tero estas plata kaj la suno ne pasas sun ĝin dumnokte, sed ĝi (la suno) delokiĝas tra la nordaj zonoj kvazaŭ ĝi estus kaŝita de muro.[5]
Monaĥo egipta Kosma Indikopleŭsta (6-a jarcento) en sia Topografio Kristana, argumentis sur teologiaj bazoj ke la tero estas plata, kvazaŭ paralelogramo ĉirkaŭata de kvar oceanoj.
Almenaŭ unu kristano opiniis ke la afero estas teologie malestara: Sankta Bazilo la Granda (330-379).[6]
Konsiderinte la malabundecon de aludoj al la plateco aŭ sfereco de la tero, multaj modenaj historiistoj konvinkitas ke la problemo estis seninflua.
Se rigardumi al Biblio, menciendas ke eĉ en ĝin filtriĝis la nocio pri ronda tero flosanta en la spacoj. En libro «Ijobo», eble de la tria aŭ kvara jarcentoj antaŭ Kristo, oni legas: «Li (Dio) etendis la nordon super la malplenon, Li pendigis la teron sur nenio (26,7)».
Ĉe la finiĝo de roma civilizo, okcidenta Eŭropo eniris mezepokon kun granda malfacileco kiu bremsis la intelektan alporton en la kontinento. Multaj sciencaj traktadoj de la greklingva klasika antikveco perdiĝis malgraŭ la prizorgemo kaj kopiado de la monaĥoj kaj restis nur resumoj kaj simpligitaj kompilaĵoj. Tamen la plej gravaj traktadoj de la Alta Mezepoko subtenis ankoraŭ la sferecon de la tero. Ekzemple: multaj kopioj de la skriboj de Makrobio entenis mapojn de la tero montrantajn la sferecon de la tero en la centro de ĉiuj aliaj ĉielaj sferoj.[7] Bildoj tiatipaj trovigas ankaŭ en samaŭtora komentario pri la sonĝo de Scipiono de Cicerono. Konceptoj pri la formo de tero en la malfrua antikveco estas bone videblaj en la verkoj de la jenaj studuloj:
Ĵusaj studoj pri la koncepto de sfereco de la tero dum mezepoko establis ke « ekde la 8-a jarcentoj, neniu kosmografo inda je tiu titolo neniam dubis pri la sfereco de la tero»..[14]. Kompreneble, ni ne scias kiom la verkoj de intelektuloj influis sur la publika opinio, kiu eble restis indiferenta antaŭ la problemo. Kiom hodiaŭ interesas amasojn la Principo de nedertermino de Werner Heisenberg.
Ekde 11-a jarcento Eŭropo estis koninta la astronomion de araboj. Ĉirkaŭ 1070 komenciĝis la releviĝo de la 12-a kiu enkondukis al la intelektula reviviĝo de Eŭropo kaj ekscitis impulson al al studo pri la naturo, De tiam, granda nombro de fontoj ke ne plu ekzistis dubo pri la formo de la Tero.
Hermano la kriplulo (1013-1054) estis unu el la unuaj kiu mezuris la cirkonferencon de la tero aplikante la metodon de Eratosteno
Tomaso de Akvino, la plej fama kaj rekonita teologo de la mezepoko sciis ke la Tero estas sfereca kaj verkis en la certeco ke sia publiko tiel pensis. Kiam li verkis la Summa theologiae (Sumon de teologio), ĝuste ĉe la komenco de la verko li uzas la ideon de la Tero sfereca kiel ekzemplon por elmontri ke la diversaj branĉoj de la scio sin distingas unu de la aliaj pro la metodo ne pro la temo traktita:
Kutime dum la lekcioj en la mezepokaj universitatoj oni prezentis multajn pruvojn pri la sfereco de la Tero.[15] La verko de Johano Sanktarbaro en sia «Tractatus de Sphaera», la plej influa teksto pli astronomio de la 13-a jarcento, kaj ĉiuj ceteraj tekstoj-manlibroj priskribis la mondon kiel sferon.
En la norvega verko Konungs Skuggsjá, datiĝinta al 1250, estas asertate la tero estas sfereca ke en la alia flanko de la mondo estas nokto kiam en Norvegio estas tago. La aŭtoro (nekonata) instruas ankaŭ ke la homoj vivantaj sude de la ekvatoro, kiam estas tagmezo, vidas la sunon norde – ke ili havas someron kiam en Norvegio estas vintro.
La disvastiĝo de la tekstoj en la vulgara liveras la pruvon ke la sfereco de la tero estis komuna scio ankaŭ ekstere de la akademiaj medioj. Tiam la porstudaj libro estis verkitaj en la latina kiun la popolo ne komprenis: la distanco inter instruitoj ne neinstruitoj komencis malpliiĝi kun la verkoj en la vulgaraj lingvoj.
La Dia Komedio de Dante, la lasta granda verko de la mezepoka literaturo, skribita en la itala, priskribas la teron kiel sferon.
Ankaŭ la 'Elucidarium de Honorio Aŭgustoduna, elstara manlibro por la instruado de la malalta klerikaro estis tradukita al la angla, malnova franca, mezalta germana, malnova rusa, nederlanda, malnova norvega, islanda, hispana kaj diversaj italaj dialektoj, faras eksplicitan referencon al la sfereco de la tero. Simile, la fakto ke en sia sermono Bertoldo de Regensburgo (1220-1272), franciskana fratulo kaj predikanto, faris memoron pri la sfereco de la tero, certigas ke li povis liveri tiun informon kiel veron jam poseditan en la menso de siaj aŭskultantoj. La sermono estis skribita en la germana kaj ne estis destinita al instruita publiko.
Reinhard Krüger, profesoro pri Latinida lingvaro ĉe la universitato de Stokardo, malkovris pli ol cent verkistoj (79 el kiuj konitaj laŭnome) de la malfrua antikva epoko ĝis 1492, ĉiuj konvinkaj ke la tero estas sfereca. [16] .
La 79 aŭtoroj de la esploro de Krüger estas jenaj:
Sisebuto, Alfredo la Granda, Alfonso la 10-a (Kastilio)
Sankta Bazilo, Ambrozio de Milano, Aŭgusteno de Hipono, Paŭlo Orosio, Jordane, Kasiodoro, Isidoro de Sevilo, Bedo la Respekteginda, Teodulfo, Virgilio de Salisburgo, Dikuilo, Hrabano Maŭro, Remiĝo de Osero, Johano skoto Eriugeno, Leo de Napolo, Silvestro la 2-a, Notkero la 3-a (Sankta Galo), Hermanno de Rajŝenao, Ildegarda de Bingeno, Abelardo, Honorio de Ratisbono, Gautier de Metz, Adamo de Bremeno, Alberto la Granda, Tomaso de Akvino, Bertoldo de Regensburg, Meister Eckhart, Pio la 2-a.
Lucio Ampelio, Kalĉidio, Macrobio, Marziano Capella, Boecio, Vilhelmo de Conches, Filipo de Thaon, Idrisi, Bernardo Silvestro, Petro Komestoro, Teodoro de Ŝartro, Gautier el Châtillon, Aleksandro Neckam, Alano de Lille, Averoeso, Maimonido, Lamberto de Sankta-Omero, Gervaso de Tilbury, Roberto Grandkapa, Brunetto Latini, Johano Sanktarbaro, Tomaso de Kantimpré, Peire de Korbiano, Vincento el Beauvais, Robertus Anglicus, Juan Gil de Zámora, Perot de Garbelei, Roger Bacon, Ristoro de Arezzo, Ĉeko de Ascoli, Fazio de Uberti, Gersonides, Konrad von Megenberg, Nikolao de Oresme, Pierre d'Ailly, Alfonso de la Torre, Paolo dal Pozzo Toscanelli
Snorri Sturluson, Marko Polo, Dante Alighieri, Brochard the German, Jean de Meung, John Mandeville, Christine de Pizan, Geoffrey Chaucer, William Caxton, Martin Behaim, Kristoforo Kolumbo
Tamen, ankoraŭ post 1400, hispana teologo Alonso Tostado (1400-1455) diskutis pri la ekzisto de la antipoduloj.[17] En la eŭropa perspektivo, la portugalaj esploroj de Afriko kaj Azio, kaj tiuj hispanaj de Ameriko kaj fine la ĉirkaŭnavigado de la globo far Fernão de Magalhães, akirigis la pruvo pri sfereca formo de la tero
Multaj islamaj intelektuloj deklaris reciprokan konsenton (Ijma') pri la sfereco de la ĉielaj korpoj. Inter ili Ibn Hazm (forpasinta en 1069), Ibn al-Jawzi (forpasinta en 1200) kaj Ibn Taymiyya (forpasinta en 1328). La opinio de malfruaj studuloj, kiel al-Suyuti (forpasinta 1505), reprezentas devojiĝo el la plej antikvaj teorioj. [18]
Kiuj subtenis la sferecon de la tero utiligis tiun teorion laŭmaniere de perfekta islamo por kalkuli la malplilomgan distancon de iu ajn tera punkto el la Mekao. Tio elpensigis la qiblan, nome la direkto al kiu adresi la preĝojn. La islamaj matematikistoj disvolvis la trigonometrion sferecan por efektivigi tiujn kalkulojn. [19]
Oni truvas ankaŭ versegon de la Korano (79:30) kiu en kelkaj modernaj tradukoj recitas: «Li kreis la teron ovan laŭforman» [20] kiu sugestas la ideon ke la tero ne estis imagita plata. Male, aliaj tradukoj ("kaj Li modlis la teron", trad. de A. Bausani, Firenze, Sansoni, 1961, p. 459) opinias ke tiu versego supozigas teorion pri tero plata.
En la antikva temoj la kosmologia koncepto de hindoj kredis ke la teron konsistigas kvar kontinentoj poziciitaj, kiel petaloj de floro, ĉirkaŭ centra monto: la Monto Meru; ĉio ĉirkaŭata de granda oceano. tiu vizio estis ricevita ankaŭ de la Kosmologio Budhana, laŭ kiu la mondo estas granda disko plata kovrita per oceano kaj ĉirkaŭata de montoj: la kontinentoj en tiu oceano staris ronde de centra monto nomita monto Sumeru, kiu funkciis kiel pivito de la tuta ĉiela volbo: ĉirkaŭ ĝi turnis la suno, la luno, la planedoj kaj la steloj. Alternado de tago kaj nokto estis eksplikita per la kasiĝo de la suno malantaŭ la monto (Meru aŭ Sumeru). Krome oni imagis ke ekzistas senfinaj mondoj similaj al tiu ĉi, kaj la nia estas unu el la multaj.
Dum la Veda epoko, laŭ la teksto Shatapatha Brahmana reiranta al 6-a jarcento aK. ĉirkaŭ, ekokulumas en Hindio la ideo ke la tero esta sfereca..[21]. Ĝi konstateblas ankaŭ en la Veda teksto Aitareya Brahmana, kompostita en la sama tempo kaj en posta sanskrita dokumento,lal Vishnu Purana.[22][23]
La koncepto pli la plateco de la tero iom post iom malaperis, rezistis ankaŭ la ideo ke la antaŭ el epoko de la esploroj, la gentoj tute mallonge imagis la teron plata, Tion kredigas, ekzemple, la libro de Washington Irving : La vivo kaj la vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo. Tiu konvinko daŭras, en multaj lokoj kaj cerboj.
William Carpenter (1830-1896) skribis libron: «La cent pruvoj ke la tero ne estas sfereca» [24]
Aliaj «rezistoj» tiutipaj troveblas en la diversaj vikioj. Unu plu lasta: la angla scienculo Samuel Rowbotham (1816-1885), kiu pseŭdonime engaĝiĝis elmontri la iluzioj kiu aperigas la teron plata..[25]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.