Pola Esperanto-Junularo
organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Pollando, landa sekcio de TEJO / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pola Esperanto-Junularo (PEJ) estas organizaĵo unuiganta junajn esperantistojn loĝantajn en Pollando. Ĝi estas la Junulara Sekcio de Pola Esperanto-Asocio kaj la Landa Sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Rapidaj faktoj Polska Młodzież Esperancka ...
Pola Esperanto-Junularo | |
---|---|
Polska Młodzież Esperancka | |
Lando | Pollando |
Fondiĝo | la 21-an de septembro 1958 |
Fondiĝloko | Krakovo |
Interretejo | pej |
Fermi
PEJ estis fondita la 21-an de septembro 1958 dum la 15-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Krakovo kaj akceptita kiel Landa Sekcio de TEJO en 1959. En sia nuna formo ĝi estis establita en la jaro 2004.
La ĉefa aranĝo de PEJ estas Junulara E-Semajno (JES), organizata kun Germana Esperanto-Junularo kaj Varsovia Vento. PEJ-anoj renkontiĝas ankaŭ en la ĉiujaraj PEJ-kunvenoj kaj ekde 2012 en la PEJ-semajnfinoj, kiuj okazas neregule en iu urbo de Pollando.