junulara Esperanto-klubo en Varsovio, Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Varsovia Vento estas Esperanto-klubo en Varsovio, Pollando, fondita de Irek Bobrzak (Ireneusz Bobrzak) en la jaro 1991, por informi kaj instrui Esperanton ĉefe en la junulara medio. La unuaj aktivuloj, kies kontribuo en evoluon de la klubo estis signifa, estis: Waldemar Orzeszak, Artur Modzelewski, Jarosław Chaber, Irmina Szustak, Joanna Jakielska, Michał Wyszogrodzki, Mariola Grzeszczuk kaj sekve Agnieszka Mozer, Tomasz Stachowicz, Marta Domian kaj Marek Mazurkiewicz. La klubo organizas senpagajn kursojn de Esperanto kaj invitas al diversflanka aktiveco en la movado. En la komenca periodo ĝi eldonadis revuojn Raporto de Varsovia Vento kaj Tornado, nun kreas filmojn, kiujn eblas spekti en la jutuba kanalo, kaj radio-elsendoj forme de podkasto: Varsovia Vento-Elsendoj.
Varsovia Vento | ||
---|---|---|
Esperanto-klubo | ||
Komenco | 1991 vd | |
Fondinto(j) | Irek Bobrzak vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
En la jaro 2005, por aktivigi kaj trejni junularon de ĵus refondita Pola Esperanto-Junularo, Varsovia Vento organizis la IJK 2005. En 2009 Varsovia Vento, kunlabore kun Pola Esperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Junularo, laŭ interkompreniĝo ligi du novjarajn aranĝojn, nome: Ago-Semajno kaj Internacia Seminario, ekis JES-on (Junulara Esperanto-Semajno) kaj ĉef-kunorganizis ĝin ĝis 2019 kiam la aranĝo sekvis en Pollando,
La klubo regule organizadis du Esperanto-aranĝojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.