psikologia fako From Wikipedia, the free encyclopedia
La politika psikologio estas branĉo de la psikologio kiu dediĉas sin al studo de la kondutaj praktikoj de politikaj enhavo kaj funkcio. Ĝi naskiĝis en Usono kaj en Eŭropo, ekde la pilieroj de la sociologia psikologio; en Latinameriko, ekde la komunuma psikologio. En la aktualo, la politika psikologio estas agnoskita kiel scienca fako, kies studobjektoj estas ĉio rilata al la politikaj subjektiveco kaj decidfarado, kaj ties studado kaj traktado. Laŭ Seoane (1988), citita en Garzón (1993) kaj en Ocampo (2013),[1] la politika psikologio estas konsiderata areo relative nova de la psikologio, en kiu oni konceptas diversajn disvolvigojn, ekde akademiaj (teorioj, metodoj kaj esploroj), strukturaj (instituciigo de la fako), ĝis la plej sociologiaj kriterioj (sciencistoj kiuj stampas kaj difinas la fakon).
La politika psikologio datas malproksime el la franca Gustave Le Bon, kiu verkis la unuan sisteman studon de la temo en 1910 nome «Psychologie politique». Por Le Bon, la politika psikologio estas scienco kiu povus eviti oftajn kaj kostegajn politikajn erarojn.[2]
Unu de la ĉefaj karakteroj de la politika psikologio estas ties temara heterogeneco. La gamo povas enhavi ekde la klasika personeco de la estro ĝis la atombomba milito, tra militismo kaj milito,[3] la internaciaj rilatoj, la terorismo, la politikaj grupoj, la balotkonduto, la amaskomunikiloj kaj similaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.