Norda Stelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Norda Stelo (ankaŭ konata kiel Polusa Stelo aŭ latine Polaris; science nomata: α UMi / α Ursae Minoris / Alpha Ursae Minoris) estas la plej hela stelo en la konstelacio Malgranda Ursino. Ĝi estas tre apuda al la norda ĉiela poluso (42' fore en 2006) tial ĝi estas la nuna polusa stelo.
Rapidaj faktoj stelo de tipo F • triopa stelo • klasika cefeida varia stelo • Norda Stelo • naviga stelo • infraruĝa fonto • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • astra fonto de ultraviolaj radioj • stelo • duobla stelo • spektroskopa duopa stelo • varia stelo, Historio de esploro ...
Norda stelo | |
---|---|
stelo de tipo F • triopa stelo • klasika cefeida varia stelo • Norda Stelo • naviga stelo • infraruĝa fonto • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • astra fonto de ultraviolaj radioj • stelo • duobla stelo • spektroskopa duopa stelo • varia stelo | |
Historio de esploro | |
Trovinto | |
Dato de trovo | |
Indikoj | |
Observaj datumoj (Epoko {{{Epoko}}}) | |
Speco | |
Spektroklaso | F7 |
Rektascensio | 02h 31m 48,7s |
Deklinacio | +89° 15′ 51″ |
Distanco | 430 ± 30 lumjaroj 132 ± 8 parsekoj |
Fota magnitudo (B) | |
Videbla magnitudo (V) | 1,97 |
Konstelacio | Malgranda Ursino |
Radia rapido | -17 km/s |
Moviĝo: | |
je rektascensio | |
je deklinacio | |
Paralakso | |
Fizikaj propraĵoj | |
Maso | 6 |
Radiuso | 30 R⊙ |
Absoluta magnitudo (V) | -3,64 |
Lumeco | 2200 |
Surfaca temperaturo | 7200 |
Kvanto de pezaj elementoj | |
Aĝo | |
Propraĵoj | |
Listo de steloj | |
Fermi
La Norda Stelo estas 431 lumjaroj for de Tero, laŭ la astronomiaj mezuradoj de la satelito Hipparcos. Ĝi estas klasifikita kiel spektroklaso F7, aŭ hela giganto (II) aŭ supergiganto (Ib). Du pli malgrandaj steloj rondiras Nordan Stelon: α UMi B kaj α UMi Ab. Lastatempaj esploradoj sugestas ke ili eble estas parto de malstrikta stelamaso.