Perfekteco de saĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Perfekteco de saĝo (sanskrite Prajñāpāramitā) povas ankaŭ esti tradukita kiel saĝperfektigado[1] en Mahajana budhismo. Prajñāpāramitā signifas tiun perfektan manieron serĉi la naturon de realo, same kiel korpon de sutroj kaj la personigon de la koncepto en la bodisatvon konatan kiel la Granda Patrino (tibete Yum Chenmo). La vorto Prajñāpāramitā kombinas la sanskritajn vortojn prajñā, saĝo de homo kiu rimarkis sian veran mision en homara vivo[1] kun pāramitā, perfekteco aŭ perfektigado. La perfekteco de saĝo estas centra koncepto en Mahajana budhismo kaj estas ĝenerale asociita kun la doktrino de vakueco (śūnyatā) aŭ "manko de esenco" kaj la verkojn de Nagarĝuno. Ĝia praktikado kaj komprenado estas nemalhaveblaj elementoj de la bodisatva vojo.
Perfekteco de saĝo | |
---|---|
Tradukoj de Prajñāpāramitā | |
Esperante | Perfekteco de saĝo |
Sanskrite | प्रज्ञापारमिता (Prajñāpāramitā) |
Sinhale | ප්රඥ්ඥාව (Prajjñāva) |
Ĉine | 般若波羅蜜多 (Bōrěbōluómìduō) |
Japane | 般若波羅蜜多 (Hannyaharamitta) |
Koree | 반야바라밀다 (Banyabaramilda) |
Mongole | Төгөлдөр билгүүн |
Tibete | ་ཤེས་རབ་ཀྱི་ཕ་རོལ་ཏུ་ཕྱིན་པ་ (shes rab kyi pha rol tu phyin pa) |
Birme | ပညာပါရမီတ [pjɪ̀ɴɲà pàɹəmìta̰] |
Taje | ปรัชญาปารมิตา |
Vjetname | Bát-nhã-ba-la-mật-đa |
Terminaro de Budhismo | |
Laŭ Edward Conze, la Sutro de la perfekteco de saĝo estas kolekto el ĉ. kvardek tekstoj… komponitaj en Barato inter ĉ. jaroj -100 kaj 600.[2] Oni kredas, ke kelkaj sutroj de la "perfekteco de saĝo" estas inter la plej fruaj Mahajanaj sutroj.[3][4]
Unu el la gravaj trajtoj de la sutroj de "perfekteco de saĝo" estas anutpado (nenaskita, senorigina).[5][6]