Sinhala lingvo
hind-eŭropa lingvo, parolata en Srilanko / From Wikipedia, the free encyclopedia
La sinhala lingvo estas parolata en Srilanko de pli ol 15 milionoj da parolantoj, apud la tamila[1] (ankaŭ oficiala lingvo) kaj la angla kiel 'interlingvo'[2]. Ĝiaj ISO-kodoj estas si kaj sin. La lingvo havas apartan alfabeton kaj la plej multaj lingvanoj etne estas sinhaloj. Ekzistas vikipedio en la sinhala lingvo.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri lingvo kaj Srilanko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
Teĥnika noto: Pro teĥnikaj limigoj iuj TTT-legiloj ne povas montri specialajn signojn, uzatajn en ĉi tiu artikolo. Tiaj signoj povas esti montritaj kiel kvadratetoj, demandosignoj aŭ aliaj sensencaj signoj depende de viaj TTT-legilo, operaciumo kaj instalitaj fontoj. Eĉ se via TTT-legilo kapablas interpreti UTF-8-n kaj vi instalis tiparon, kiu subtenas grandan diapazonon de Unikodo, vi eble bezonos uzi alian TTT-legilon, ĉar tiurilataj ebloj de TTT-legiloj ofte diferencas.
Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo, Insular Indo-Aryan ...
Sinhala lingvo | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Insular Indo-Aryan | |
Parolantoj | 15 300 000 |
Skribo | sinhala skribo |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | si |
ISO 639-3 | sin |
Glottolog | sinh1246 |
Angla nomo | Sinhala |
Franca nomo | singhalais |
Fermi
La palia kaj la sanskrita lingvoj ankaŭ influis la disvolviĝon de la sinhala pro sia asocio kun budaismo. Tial la sinhala estas la lingva koro de la budaisma praktiko en Srilanko[2]. La kontakto de la sinhala kun la portugala, nederlanda kaj angla sekvis la kolonigon de la lando fare de la portugaloj, nederlandanoj kaj britoj inter 1505 kaj 1948 (Rogers 1994, 2004).