From Wikipedia, the free encyclopedia
Prescott (/ˈprɛskət/ PRESS-kət) estas urbo en centra Arizono.[1] Ĝi estas ĉefurbo de la konteo Yavapai.
Prescott | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono kantona sidejo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 45 827 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 392 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 32′ N, 112° 28′ U (mapo)34.5400242-112.4685025 [+] | ||||
Alto | 1 638 m [+] | ||||
Areo | 116,969378 km² (1 169 6.9 378 ha) [+] | ||||
Horzono | montara horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Prescott, Arizona [+] | |||||
Laŭ censo de 2020-04-01, Prescott havis 45 827 loĝantojn.[2]
En 1864, Prescott estis la ĉefurbo de la Arizona Teritorio. En 1867 la Teritoria Ĉefurbo translokiĝis al Tucson sed Prescott denove iĝis la Teritoria Ĉefurbo en 1877, ĝis Fenikso iĝis la ĉefurbo en 1889.[3]
Prescott komenciĝis kiel ora kaj arĝenta minurbo.[4] Prescott estis stereotipa "sovaĝokcidenta" urbo dum la 1800-aj jaroj kun famaj loĝantoj kiel Doc Holliday kaj Virgil Earp de la interpafado ĉe la O.K. Korto. Loĝantoj estis regule en konflikto kun indiĝenaj amerikanaj triboj, inkluzive de la Yavapai kaj la Apaĉoj.
La ligna minurbo tute forbruliĝis trifoje en la fruaj 1900-aj jaroj kaj poste rekonstruita el briko.
Prescott estas hejmo de la fama "World's Oldest Rodeo" ("La plej malnova rodeo de la mondo") kiu estas okazigita ĉiujare ekde 1888 kaj gastigas 35 000 turistojn ĉiujare.[5][6]
Prescott estas en la Bradshaw Montoj de centra Arizono, ĉe alteco de 1 600 m. La urbo havas mediteranean klimaton (Köppen Csa) kaj humidan subtropikan klimaton (Köppen Cwa); tamen, malsimile al la plej multaj aliaj lokoj en tiu klimatklaso, ekzistas somera pluvsezono pro la Nordamerika Musono.
La rezervejo de la Yavapai-Prescott Indianoj situas en parto de la limoj de Prescott.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.