Proĥoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La sankta Proĥoro - latine Prochorus - estis unu el la unuaj sep diakonoj de la kristanismo, tutekzakte de la historie unua kristana komunumo, kunvenanta en Jerusalemo.
Sankta | |||||
Proĥoro | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 100 (0100-01-01) en Jerusalemo | ||||
Morto | 1-an de januaro 100 (0100-01-01) (0-jaraĝa) en Antioĥio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diakono ![]() | ||||
| |||||
| |||||
Sanktulo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7b/Prochorus.jpg/220px-Prochorus.jpg)
Lia nomo venas el la greka lingvo kaj signifas "antaŭdancisto".
Laŭ la kristana tradicio Proĥoro havis helenisman devenon. La Sankta Petro laŭtradicie poste nomumis lin episkopo de la antikva urbo Nikomedia en Bitinio, greke Νικομήδεια, Nikomēdeia, la nuntempa urbo İzmit en nordokcidenta Turkio. Intertempe li laŭtradicie laboris kiel sekretario de la apostolo Johano, kiun la kristana tradicio (ne sendiskute) identigas kun la samnoma evangeliisto.
Post sia reveno al Nikomedia Proĥoro laŭdire mortis kiel martiro. Lia memortago en la katolika eklezio kaj en la ortodoksismaj eklezioj estas la 28-a de junio.