Procesoro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Procesoro[noto 1], aŭ datentraktilo (laŭ NPIV), estas subsistemo de datum-prilabora sistemo, centra unuo de la komputilo. Ĝi malkodigas la enirajn signojn, prilaboras ilin kaj la rezulton kondukas al la eliraj unuoj, kiuj rekodigas tiujn datenojn al informoj.

DEC_Alpha_21-35023-13_J40793-28_top.jpg
DEC Alpha AXP 21064 mikroprocesoro
Intel_80486DX2_bottom.jpg
Intel 80486DX2 mikroprocesoro

Plejofte procesoro estas ico.

Ĝi povas esti realigita aparateprograme.

Ĉefaj komponantoj de procesoro estas aritmetika-logika unuaĵo (ALU) kiu plenumas aritmetikajn kaj logikajn operaciojn, procesoraj reĝistroj kiuj provizas datenojn al la ALU kaj konservas la rezulton de kalkulado, kaj stirorgano, kiu reĝisoras la laboron de la reĝistroj, ALU kaj ceteraj komponantoj.

En la komputila modelo de John von Neumann la procesoro estas tiu parto, kiu prilaboras la datenojn inter enigo kaj eligo.