From Wikipedia, the free encyclopedia
Prosper-Louis-Pascal GUÉRANGER OSB (naskiĝinta la 4-an de aprilo 1805 en Sablé-sur-Sarthe, mortinta la 30-an de januaro 1875 en Solesmes) estis franca teologo, benediktano kaj reformanto liturgia. Li estis la unua abato de la refondita Abatejo Sankta Petro de Solesmes.
Prosper Guéranger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1806 en Sablé-sur-Sarthe |
Morto | 30-an de januaro 1875 (68-jaraĝa) en Solesmes |
Tombo | St. Cecilia's Abbey, Solesmes (en) Solesmes Abbey (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto (1827–) |
Verkoj | Institutions liturgiques |
En oktobro 1827 li ordiniĝis sacerdoto kaj jam en 1832 li prioris ĉe la Maŭranoj en la ĉirkaŭaĵo de Solesmes. Remalfermo de la kaduka konvento jam post duona jaro eblis, en julio 1833. Ses jarojn pli malfrue li faris la votojn en la Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj kaj nomumiĝis fare de papo Gregorio la 16-a kaj unua abato de Solesmes kaj ĝenerala superulo de la ankoraŭ inspektendaj francaj benediktanoj. Krome Guéranguer strebis fari reformojn de la kongregacio kun orientiĝo je la tradicio.
Disde la ŝirma abatejo de Solesmes fondiĝis monaĥejoj en Ligugé (1853), en Marseille (1865) kaj la monaĥinejo Sankta Cecilio proksime de Solesmes (1866). La altranga kaj influhava liturgiisto Guéranger sukcese multloke anstataŭigis specialajn liturgiajn apartaĵojn kaj unuopajn ritojn (laŭ diocezo) per la unuigita roma rito de papo Pio la 5-a; tio ekvalidis jam post la promulgo de la buleo "Quo primum" de julio 1570. Tiu ĉi dokumento malpermesis ĉiujn ritojn havantajn tradicion de malpli ol du centoj da jaroj.
Koncerne la dogmigon de la senmakula koncipiĝo (kio efektiviĝis en 1854 fare de papo Pio la 9-a) la franca episkoparo invitis Guéranger konsiladi. Li tre jesis tion kaj argumentis ĉi-pore en multaj skribaĵoj ankoraŭ post la dogmo-enkonduko. Li estis ano de ultramontanismo kio senteblas en siaj (parte eĉ polemikaj) defendoj de la papa neeraripovo post la Unua Vatikana koncilio. Li krome helpis fondi la germanan benediktanan kongregacion laŭ franclanda stilo kio de 1863 realiĝis fruktodone disde Beuron.
Ekde la mezo de la 19-a jarcento Guéranger ege engaĝiĝis por la plena revivigo de Gregoria ĉanto komisiante la samordenanojn Paul Jausions kaj Joseph Pothier kolekti kaj kompari malnovajn neŭmo-manuskriptojn. Rezulte estiĝis en 1864 Directorium chori, ĥorallibro mejloŝtona por la remalkovro de belaj antikvaj kantomanieroj.
En 2005 la Sankta Seĝo ekigis beatigo-proceson por Guéranger.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.