Pafarmilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pafilo, pafarmilo, aŭ pulvopafilo estas tipo de armilo, kies kineta energio venas per eksplodeto de kemiaĵo en la pafaĵo. En malnovaj pafiloj, la kemiaĵo estis pulvo, nuntempe oni uzas senfuman pulvon.
Oni proponas alinomi la artikolon «Pafarmilo» al «pafilo». Kialo: kaj pli logika (ĉar "-arm-" estas superflua) kaj multe pli uzata. Atentu: la celpaĝo «pafilo» jam ekzistas. Se ĝi enhavas ion alian ol nur unu version kun alidirektilo al la malnova nomo, tiam nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu. Se vi konsentas aŭ kontraŭas la proponon, bonvolu skribi viajn argumentojn ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj#Pafarmilo ==> Pafilo. |
La unuaj prapafiloj estis inventitaj en Ĉinio en la 13-a jarcento kiam la unu-persona portebla lanco estis kombinita kun pafaĵoj.[1] La teknologio laŭgrade disvastiĝis tra la resto de Orienta Azio, Suda Azio, Meza Oriento kaj poste en Eŭropon. En malnovaj pafiloj, la elpelanto kutime estis nigra pulvo, sed modernaj pafiloj uzas senfuman pulvon aŭ aliajn alpelantojn. Modernaj pafiloj (kun la notinda escepto de senstriaj pafiloj) plejparte havas strihavajn paftubojn por havigi turnomovon al la pafaĵo por plibonigi flugostabilecon.