From Wikipedia, the free encyclopedia
La militista puĉo en Ĉilio la 11-an de septembro 1973 estis turnopunkto en la Malvarma Milito same kiel en la historio de Ĉilio.
En rekta daŭrigo de streĉiĝoj kaj socia kaj politika tumulto inter la konservativaj rondoj en la Kongreso kaj la elektita socialisma prezidanto de Ĉilio, Salvador Allende, ĉi-lasta estis forigita per militista puĉo. La "ĥunto" gvidita fare de Augusto Pinochet kiu forigis la regadon de Allende, kun usona asistado de la CIA, estis kunmetita de la ĉiliaj militfortoj: estroj de la aerarmeo, komandantoj de la mararmeo, polictrupoj kaj de la armeo. Kvankam Pinochet atingis la apogeon de sia potenco en la jaro post la puĉo, li enposteniĝis oficiale kiel prezidanto fine de 1974. [1] Pinochet akiris potencon kaj eliminis la demokratan registaron de Allende per kampanjo de atencoj kiuj inkluzivis la politikan murdon de iama ministro pri eksterlandaj aferoj Orlando Letelier [2] [3].
Antaŭ Pinochet, Ĉilio konis jardekon da demokratio kaj de relativa politika stabileco. Allende mem, dum la atako kiu antaŭis la puĉon, faris sian lastan paroladon, en kiu li ĵuris resti en la prezidenta palaco kaj en kiu li denuncis ajnan alian eblecon. Atestantoj de la lasta parolado de Allende deklaris, ke ĉe la fino de la parolado li faris sinmortigon. Post la morto de Allende, la "ĥunto" establis militreĝimon kiu, kun la subteno de la CIA kaj la DIA, regis en Ĉilio ĝis 1990.
Usono ludis rolon dum la okazaĵoj jam antaŭ la puĉo: ĝi financis la konservativan opozicion al Allende kaj uzis la CIA por kontraŭpropagando kiu instigis la puĉon. Post tio, Usono apogis la "ĥunton" kiu funkciis sub la gvidado de Pinochet.
En la baloto (1970) Allende alfrontis Jorge Alessandri Rodríguez de la Nacipartio kaj Rodomiro Tomic de la Kristandemokrata Partio. Allende ricevis 36.6% de la voĉoj. Proksimume 1 070 334 voĉdonis por li. Alessandri estis proksima al li kiam li gajnis 35.3% de la voĉoj dum Tomic estis tria kun 28.1%. Totalo de 2 954 799 balotantoj voĉdonis en tiuj baloto. Kvankam Allende gajnis la plej altan nombron da voĉoj, laŭ la ĉilia konstitucio ĉar li ne gajnis absolutan plimulton, la Nacia Kongreso estis taskigita decidi inter la tri kandidatoj. Alessandri sciigis la 9-an de septembro, ke se la Kongreso decidas nomumi lin li retiriĝos, kaj tiu ekigos plian baloton. Post tiu la Kongreso elektis Allende. Baldaŭ post aŭdado pri sia balotvenko, Allende subskribis leĝon en kiu li donis konstitucian garantion, ke li daŭrigos sekvi la spiriton de la konstitucio dum sia prezidanteco.
La usonaj aŭtoritatoj timis pri "nerenversita marksisma regado en Ĉilio" kaj faris diplomatian, ekonomian kaj sekretan premon sur la elektita socialisma registaro de Ĉilio [4]. Fine de 1971, kuba prezidento Fidel Castro faris kvarsemajnan diplomatian viziton al Ĉilio kaj vekis inter okcidentaj observantoj la zorgon pri la "ĉilia vojo al socialismo" kiu rezultigus socialismon similan al Kubo, tio estas, diktatoreco kaj unupartia reĝimo [5]. En 1972, la Ministro de Ekonomio, Pedro Vuskovic, adoptis monpolitikon kiu pliigis la totalan monsumon cirkulantan en la merkato kaj rezulte malplivalorigis la lokan valuton (la ĉilia peso). Kiel rezulto, inflacio tiun jaron altiĝis al 140 procentoj kaj nigra merkata ekonomio formiĝis [6]. La registaroj de Allende agis kontraŭ la nigra merkato per organizita distribuado de bazaj varoj.
En oktobro 1972, Ĉilio suferis la unuan el ondo de strikoj. Inter la partoprenantoj en la striko estis malgrandaj komercistoj, kelkaj sindikatoj kaj studentaj grupoj. Iliaj gvidantoj atendis forigi la elektitan registaron. Krom damaĝo al la loka ekonomio, la ĉefa efiko de la 24-taga striko estis igi generalon Carlos Prats iĝi la Ministro de la interno, por trankviligi la dekstrulojn [6]. Prats, kiu en 1970 sukcedis generalon Rene Schneider kiel Ĉefo de Kunlaborantaro (kiu estis murdita fare de grupo gvidita de Roberto Viaux, grupon kiun la CIA volis malinstigi), apogis la doktrinon de Schneider kaj rifuzis armean asistadon en la puĉo kontraŭ Allende [7]. Malgraŭ la ekonomia situacio, la koalicio de la partio de Allende altiĝis al 43,2 en la parlamenta baloto de marto 1973. Tamen, tiam la neoficiala alianco inter la partio de Allende kaj la Kristandemokrata Partio disfalis. [8] Ĉi tiu lasta alianciĝis kun la dekstra Nacia Partio kiu kontraŭis la socialisman registaron de Allende. Tiuj du dekstraj partioj kreis demokratan koalicion, la konflikto inter la plenuma povo kaj la leĝdona povo paralizis la registaron. [9] La CIA pagis grandan monsumon al la dekstra opozicio por krei premon, kaŭzi malhelpojn kaj ekspluati la malforton kreitan sur la flanko de Allende por kaŭzi lian elpelon [10] [11] [12].
La 29-an de junio 1973, kolonelo Roberto Souper ĉirkaŭis la prezidentan palacon La Moneda (Palaco de la monfarejo) per regimento de tankoj kaj malsukcesis senpovigi la prezidanton [13]. Tiu malsukcesa puĉo estas konata en la hispana kiel Tanquetazo, puĉo de tankoj, kaj estis organizita fare de la paramilita grupo Patrujo kaj Libereco. La puĉo estis akompanita de ĝeneralaj strikoj de la kuproministoj de El Teniente. En aŭgusto 1973 konstitucia krizo okazis, la Supera Kortumo de Ĉilio publike plendis pri la malkapablo de la registaro de Allende respektigi la juron. La 22-an de aŭgusto, la Ĉambro de Reprezentantoj (la koalicio de la Kristana Demokrata Partio kaj la Nacia Partio) akuzis la registaron de Allende je farado de kontraŭkonstituciaj iniciatoj kaj vokis la armeon devigi konstitucian ordon [9]. Dum la monatoj kondukantaj al tiuj okazaĵoj, la registaro de Allende estis timigita voki la polictrupon, suspektante ke ili estis mallojalaj. La 9-an de aŭgusto Allende nomumis generalon Carlos Prats kiel Ministro de Defendo.
La puĉo mem mortigis malpli ol 60 homojn, sed la nombro da viktimoj rapide altiĝis en la sekvaj monatoj.
Baldaŭ post kiam la puĉo estis sukcesa, la nova armea "ĥunto" de la lando malpermesis ĉiujn partiojn kiuj antaŭe apogis Salvador Allende. Tio trafis la socialistojn kaj komunistojn plej forte. Vasta persekuto de disidentoj okazis, kaj kelkaj gvidaj figuroj apartenantaj al la politika maldekstro estis arestitaj kaj kelkaj taksoj asertas ke ĝis 40 000 estis arestitaj ĉe la Ĉilia Nacia Stadiono en la centro de Santiago. Multaj estis submetitaj al torturo ĉi tie, inter ili la fama ĉilia kantisto Victor Jara. Konata pro siaj socialismaj kaj komunistaj simpatioj, Jara estis konsiderita minaco al la nova registaro. Unue, la fingroj kaj manoj de Jara estis misuzitaj, antaŭ ol li estis ekzekutita per unu pafo al la tempio. La korpo de Jara tiam estis profanita per 44 pafoj. Ĉirkaŭ 70 homoj estis ekzekutitaj en la nacia stadiono en Santiago, kiu lastatempe estis renomita la Stadiono Victor Jara [14].
Proksimume 130 000 homoj estis arestitaj dum la tri jaroj post la puĉo [15][16]. Proksimume 3 000 supozitaj kontraŭantoj de la nova registaro estis mortigitaj aŭ malaperis sub suspektindaj cirkonstancoj [17]. Inter tiuj detenitaj estis aerarmegeneralo Alberto Bachelet (patro de iama ĉilia prezidanto Michelle Bachelet); li estis torturita kaj mortis la 12-an de marto 1974 [18][19][20][21][22].
Post la puĉo, Pinochet regis Ĉilion kiel diktatoro dum 17 jaroj. La Kongreso estis dissolvita kaj politikaj partioj malfavoraj al Pinochet estis malpermesitaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.