ĉeĥa verkisto, precipe de verkoj por infanoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Bohumil Říha (naskiĝis la 22-an de februaro 1907 en Vyšetice u Tábora - mortis la 15-an de decembro 1987 en Prago) estis ĉeĥa verkisto, precipe de verkoj por infanoj, sed ankaŭ de libroj por plenkreskuloj kaj de historiaj romanoj. Pro siaj libroj li ricevis premion de Hans Christian Andersen, atribuitan de IBBY en 1980.
Bohumil Říha | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Bohumil Říha | |||||
Naskiĝo | 22-an de februaro 1907 en Vyšetice | ||||
Morto | 15-an de decembro 1987 (80-jaraĝa) en Prago | ||||
Tombo | Cemetery in Poděbrady (en) vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto verkisto de porinfana literaturo sciencfikcia verkisto instruisto vd | ||||
Laborkampo | Literaturo por infanoj kaj junuloj kaj literaturo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q16159935 ❦ Q12426067 ❦ Q11812486 ❦ Doktor Meluzin vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filo de forĝisto kaj terkultura laboristino. Li studis pedagogian instituton en Čáslav, laboris kiel instruisto, lerneja inspektoro, sekretario de la ĉeĥa verkista asocio, direktoro de eldonejo de porinfanaj libroj kaj fine libera verkisto.
En siaj verkoj li subtenis la socialisman reĝimon, fariĝis tiam oficiala aŭtoro, pro kio li nun estas kritikata. Lia libro La vojaĝo de Johanĉjo pri kvinjara knabeto veturanta sola al siaj geavoj estis unua legaĵo en la ĉeĥaj lernejoj (ne plu). Same popularaj fariĝis libroj Pri la aviadileto Buteo, Sovaĝa ĉevaleto Rin kaj Nova Gulivero, pro kiu li ricevis premion de Janusz Korczak en 1979.
Grava verko estis Infana enciklopedio, en kiu li klarigis al infana leganto multajn aferojn per klara kaj amuza stilo.
Por plenkreskuloj li verkis kelkajn romanojn el kampara medio kaj historian trilogion Antaŭ mi genuiĝu, Atendado je la reĝo, Kaj restis nur la glavo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.