germana esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
René Philipp (esperantigebla al Reneo aŭ karesnome Reĉjo) estas germana esperantisto, loĝanta en la urbo Neustrelitz (Nojŝtrelico) en la federacia lando Meklenburgio-Antaŭpomerio. Li kunlaboras en urba radio de Neubrandenburg en la elsendo "Ondo Esperanto".
René Philipp | |
---|---|
René Philipp fotita per propra komputila kamerao en 2008 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Tlustulimu |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1968 (55-jaraĝa) en Rostock, GDR (nun FRG) |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Nacieco | germano |
Ŝtataneco | Germanio (1990–) Germana Demokratia Respubliko (–1990) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1992–) |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | |
Esperantistiĝis en | 1992 |
Li krome estas estrarano en la Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio de la Germana Esperanto-Asocio (mallonge LAMA).
Ekde 2003 li redaktas la retpaĝojn de la Esperanto-Societo Neubrandenburg kaj ekde 2014 li redaktas la societan informilon "Verda Informilo"[3].
En la jaro 1991 li eklernis la lingvon Esperanto memstude per la lernolibro "Taschenlehrbuch Esperanto" de Till Dahlenburg kaj Peter Liebig.
La unua aranĝo por Reneo estis Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro en 1992, kie li ekparolis la lingvon Esperanto. Krome li regule partoprenas ĉi tiun aranĝon, escepte de 1999.[4]
La dua aranĝo estis la Internacia Seminario 1992/1993 en Bad Kleinen en okcidenta Meklenburgio-Antaŭpomerio norde de Ŝverino.[5] Ĉi tiun aranĝon li partoprenis ĝis la jarŝanĝo 2000/2001.
Reneo ĉeestis la Germanan Esperanto-Kongreson en 1994, kiu okazis en la nordgermana urbo Kiel.[5]
Kun kelkaj aliaj esperantistoj li prizorgis informan standon dum la Meklenburgiaj kulturtagoj la 24-an de junio 1995 en la urbo Sternberg.[5]
En 1996 li partoprenis ĉe la Universala Kongreso en la ĉeĥa ĉefurbo Prago.[5]
En 1997 li sukcesis ekzameniĝi dum la Semajnfina Esperanto-Seminario en Neubrandenburg en la lingvo Esperanto. Al la ekzamena komisiono apartenis s-ro Till Dahlenburg kaj Fritz Wollenberg.
Ekde 2003 li redaktas la interretan paĝaron de la Esperanto-Societo Neubrandenburg.[6]
En 2004 li kunorganizis la Germanan Esperanto-Kongreson en Neubrandenburg, kiun partoprenis pli ol 150 personoj el 8 landoj.[7]
Ekde januaro 2006 li aktivas en esperanta vikipedio.
De la 16a ĝis la 22a de aprilo 2007 li kunlaboris ĉe informstando en la orienta kvartalo de Neubrandenburg.[8]
Ekde 2011 li aktivas ĉe Ipernity, ĉefe per Esperanto.[9]
Ekde 2014 li estas la redaktoro de la societa informilo "Verda Informilo", kies aspekton li tiel ŝanĝis, ke nun enestas eĉ fotoj.[3]
René Philipp arde laboras por vikiprojektoj, inter ili:
Ankaŭ li kreis propran lingvofamilion, kies ĉefa lingvo nomiĝas Kitaka.[13]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.