Kilo (urbo)
ĉefurbo de Ŝlesvigo-Holstinio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kilo[1] (aŭ Kijlo[2][3], Kielo), germane Kiel [kil], estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio.
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri urbo "Kiel", esperante interalie "Kilo". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilojn Kilo kaj Kiel. |

Remove ads
Historio
Fondita en la 13-a jarcento (iam inter la jaroj 1233 kaj 1242), Kilo ekde 1242 havas la rangon de urbo. En 1283 ĝi aliĝis al la Hansa Ligo, en 1665 fondiĝis la universitato kaj en 1895 finkonstruiĝis la Kila Kanalo inter la Balta maro kaj la Norda Maro. Nuntempe Kilo estas moderna havenurbo. En jaro 1917 strikis maristoj de imperiestra floto. Tiel komenciĝis la unua provo de revolucio en Germanio. Ĝi malsukcesis.
Remove ads
Servoj
Ĝemelaj urboj
Partneraj urboj de Kilo estas:
Antakya, Turkio
Arhuzo, Danio
Brest, Bretonio, Francio
Coventry, Britio
Gdinio / Gdynia / historie Gdingen, Pollando
Kaliningrado / historie Kenigsbergo (Königsberg), Pollando
Moshi Rural, Tanzanio
Samsun, Turkio
San-Francisko, Pollando
Sovetsk / historie Tilsit, Rusio
Stralsund, Germanio
Talino, Estonio
Vaasa / Vasa, Finnlando
Iom da statistiko
Germana nomo: Kiel [ki:l]
Situo: 54°20’ NO, 10°08’OR
Loĝantaro: 230.000
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Lokaj eminentuloj
- En la Kila kastelo de duko Karl Friedrich von Schleswig-Holstein-Gottorf, edziĝinta al la rusa princino Anna Petrovna (filino de rusa imperiestro Petro la Granda), la 28-an de februaro 1728 naskiĝis ties filo Karl Peter Ulrich von Schleswig-Holstein-Gottorf, kiu poste estis imperiestro (caro) Petro la 3-a de Rusia Imperio en 1761-1762.
- August Leskien, lingvisto
- Eduard Schwartz, filologo
Esperanto en Kilo
- Thomas Bormann, denaska esperantisto jam en tria generacio, en 1958 naskiĝis en Kilo, kvankam la plejparton de sia infaneco li pasigis en Hamburgo-Bergedorf. Tio signifas ke tiam ankaŭ la esperantistaj gepatroj Elsbeth kaj Werner Bormann (ekde 1970 estrarano de UEA, 1974-1977 vicprezidanto kaj 1977-1980 ĝenerala sekretario, krome membro kaj de 1995 ĝis 1998 prezidanto de la Akademio de Esperanto) vivis en Kilo.
- En 1964 en la urbo okazis la Ido-konferenco.
- Ekde 1977 ankaŭ la origine franclingva svis-devena inĝeniero kaj esperantisto Christian Darbellay (n. en 1952) vivas kaj laboras en Kilo, kaj estas la centra kunordiganto de la landa sekcio Ŝlesvigo-Holstinio de Germana Esperanto-Asocio.
- En la jaro 1994 en Kilo okazis la 72-a Germana Esperanto-Kongreso.
Remove ads
Notoj
Galerio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads