Neubrandenburg

komunumo de Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Neubrandenburg
Remove ads

Neubrandenburg estas urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ĝis la 4-a de septembro 2011 la urbo estis administre sendependa eksterdistrikta urbo, de tiam ĝi estas la administra centro de novkreita distrikto Meklenburga Lagaro. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 63372 loĝantojn.

Thumb
Rapidaj faktoj urba komunumo de Germanio • ĉefregioncentro • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbo, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...

Vidindaĵoj

Neubrandenburg havas multajn historiajn vidindaĵojn, kiel ekz. kvar pordegojn kaj la remparon.

Pordegoj

Thumb
Stargarda pordego (germane Stargarder Tor

Unu el ili estas la Stargarda pordego (germane Stargarder Tor), nomata laŭ la urbo Burg Stargard al kiu ĝi direktas.

Thumb
Treptova pordego (germane Treptower Tor)

Alia pordego estas la Treptova pordego (germane Treptower Tor).

Kirkoj

Thumb
Maria kirko (germane Marienkirche)

Jen la Maria kirko (germane Marienkirche).

Remparo

Thumb
Urba remparo kun malgranda dometo

Neubrandenburg havas tre bone konservitan remparon ĉirkaŭ sia malnova urbokvartalo. Ĉe tiu remparo troviĝas kelkaj dometoj (germane Wiekhaus, plurale Wiekhäuser), kiuj grandparte eĉ estas uzataj por diversaj aferoj.

Remove ads

Politiko

Thumb
Mandatoj en Neubrandenburg ekde 2005 post baloto en 2004

Ekde la lasta baloto en 2004 ekde 2005 estas la mandatoj laŭ la apuda bildo.

Artistoj

Thumb
Neubrandenburg en matena nebulo

La germana pentristo Caspar David Friedrich pentris belan motivon, nome la urbon "Neubrandenburg en matena nebulo" (germana titolo estas do: Neubrandenburg im Morgennebel).

En la urbo naskiĝis la artistino Lucy Ortlepp.

Esperanto-movado

Ekde la 1960-aj jaroj estas diversaj Esperanto-aktivaĵoj, parte kune kun la partneroj el la pola urbo Koŝalino.

En la urba regiono aktivas la Esperanto-Societo Neubrandenburg. Kelkaj membroj aranĝas ekde pli ol 10 jaroj (stato 2007) ĉiumonate germanlingvajn elsendojn pri Esperanto sub la nomo Ondo Esperanto (germane Esperanto-Welle).

Dum la someraj ferioj kelkaj societanoj subtenas proksimregionan ferian aranĝon, nome SEFT (Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro), kiu jam okazas ekde 30 jaroj sur la sama tendejo ĉe la landlimo de Meklenburgio-Antaŭpomerio kaj Brandenburgio apud la vilaĝo Thomsdorf.

La loka Esperanto-societo krome interalie en 2004 respondecis pri organiziĝo de la Germana Esperanto-Kongreso en Neubrandenburg.

Alia urbo kun bonaj kontaktoj pere de Esperanto estas pola urbo en Pomerio Malborko. Esperantistoj de Novbrandenburgo kunlabore kun la urbaj instancoj de ambaŭ urboj donacis la Esperanto-memorŝtonon "NEUBRANDENBURG - Arbo de Interkompreniĝo" kun arbo frakseno al la esperantista "Parko de la Mondo" en Malborko kaj inaŭguris ĝin E-delegacio kun la Urbestrino Dolores Brunzendorf kaj flanke de Malborko la esperantistino d-rino Danuta Stanek-Gutowska, la Vicurbestrino de Malborko. Reciproke en la jaro 2003 Esperanto-delegacio de Malborko kun Eduardo Kozyra plantis Esperanto-arbon en Neubrandenburg.

Remove ads

Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj de Neubrandenburg estas:

Fontoj

  • Werner Pfennig, Eckardt Raabe, Thomas Raabe: 20 jaroj SEFT, 1998
  • Werner Pfennig, Eckardt Raabe: Kroniko 25 jaroj SEFT, 1978-2002
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads