Reĝa Observatorio de Greenwich
observatorio en Greniĉo, Anglio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa observatorio de Greenwich (angle Royal Greenwich Observatory), estas astronomia observatorio fondita en 1675 en la Londona kvartalo Greenwich, kie ĝi funkciis ĝis 1948. Poste ĝi reeklaboris en Herstmonceux kaj (de 1990) en Kembridĝo.
Rapidaj faktoj observatorio, Lando ...
Reĝa Observatorio de Greenwich | ||
---|---|---|
observatorio | ||
steloobservatorio • vidindaĵo [+] | ||
Lando | Britio | |
Situo | Londono | |
- alteco | 68 m [+] | |
- koordinatoj | 51° 28′ 40″ N, 0° 0′ 5″ U (mapo)51.477833333333-0.0013888888888971 | |
Arkitekto | Christopher Wren | |
Estiĝo | 4-a de marto 1675 | |
Konsekro | 1675 | |
|
||
Reĝa Observatorio de Greenwich | ||
Vikimedia Komunejo: Royal Observatory, Greenwich [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
Ĝia MPC kodo estas 000[1]
La observatorio, aŭ pli ekzakte la mezo de ĝia teleskopo, estas la punkto, kiu difinas la nulmeridianon kaj tiel la tutan koordinatan reton.
En 1997 UNESKO deklaris la ensemblon de Greenwich monda kulturheredaĵo, inkluzive de la Royal Greenwich Observatory, Queen’s House, Greenwich Park kaj National Maritime Museum.