Kamboĝo
lando en sudorienta Azio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kamboĝa Reĝlando (kmere កម្ពុជា, Kampuchea, prononco Kamputjia) estas konstitucia monarkio en sudorienta Azio kun ĉirkaŭ 13 milionoj da loĝantoj. La ĉefa religio estas budhismo teravada. Ĝiaj loĝantoj estas nomataj "kamboĝanoj" aŭ "kmeroj".
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...
Fermi
La lando havas landlimojn okcidente kun Tajlando, norde kun Laoso, oriente kun Vjetnamio kaj sude kun la Tajlanda Golfo. Ĝin trafluas la rivero Mekongo.