Barbada kantistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Rihanna, naskiĝnome Robyn Rihanna FENTY (naskiĝis la 18-an aŭ 20-an de februaro 1988 en Barbado) estas pop-muzika, regea, hiphopa kaj R&B-kantistino kun kontrakto ĉe Def Jam-Records. En 2005 ŝi atingis sukcesegon kun kanto "Pon De Replay".
Rihanna | |||||
---|---|---|---|---|---|
Rihanna en 2018 | |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Robyn Rihanna Fenty | ||||
Naskiĝo | 20-an de februaro 1988 (36-jaraĝa) en Sankta Mikaelo | ||||
Ĝenroj | R&B Hiphopo Elektronika muziko Regeo | ||||
Profesio | kantistino | ||||
Tipo de voĉo | Mezosoprano | ||||
Aktivaj jaroj | 2005 - nuntempo | ||||
Eldoninto | Def Jam Recordings | ||||
Parencaj temoj |
Ne-Yo, Jay-Z, Chris Brown, Maroon 5, Ciara | ||||
Retejo | Rihanna | ||||
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Robyn Rihanna Fenty | ||||
Aliaj nomoj | Rihanna, Ri, RiRi • Rihanna | ||||
Lingvoj | angla | ||||
Ŝtataneco | Barbado | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Amkunulo | Hassan Jameel (en) (–2020) A$AP Rocky (mul) (2020–) | ||||
Infano | RZA Athelston Mayers (en) ( A$AP Rocky (mul) ) | ||||
Okupo | |||||
Okupo | kantisto televida aktoro mododezajnisto aktoro entreprenisto voĉaktoro | ||||
TTT | |||||
Retejo | https://www.rihanna.com | ||||
Robyn Rihanna Fenty naskiĝis la 20-an de februaro 1988 en Sankta Mikaelo, paroĥo en Barbado. Ambaŭ ŝiaj gepatroj estas de afro-kariba deveno: Monica Braithwaite, ŝia patrino, estas iama afro-gujana revizoro, kaj ŝia patro Ronald Fenty, iama stokisto kiu iĝis butikposedanto, estas de barbada kaj irlanda deveno[1]. Kreskante en triĉambra bangalo en Briĝurbo, kaj vendante vestaĵojn kun ŝia patro sur merkatbudo, la infanaĝo de Rihanna estas profunde markita per la dependeco de ŝia patro al kokaino, alkoholo kaj mariĥuano, kaj la eksgeedziĝo de ŝiaj gepatroj kiam ŝi estis 14-jaraĝa[2].
Rihanna kreskis aŭskultante regean muzikon, kaj komencis kanti proksimume kiam 7-jaraĝa[3]. Ŝi studadisen la Charles F. Broome Memorial Primary School, poste Combermere School mezlernejon, kie ŝi formis muzikan grupon kun du samklasanoj. Rihanna estas armea kadeto en armea subprogramo, la kantaŭtoro Shontelle tiam estis ŝia serĝento[4]. Kvankam ŝi komence volis diplomiĝi ĉe mezlernejo, Rihanna elektis forlasi lernejon kaj okupiĝi pri kariero en muziko.
La kariero de Rihanna komenciĝis kun la usonaj muzikproduktistoj Carl Sturken kaj Evan Rogers. Ŝi renkontis S-ron Rogers tra reciprokaj amikoj, en Barbado en decembro 2003[5]. Music of the Sun, la unua albumo de Rihanna, estis publikigita en aŭgusto 2005. Ĉi tiu albumo, miksaĵo de regeo, R´n´B, akompanita per tuŝo de popmuziko, starigis la unuajn sukcesojn de la kantistino, vendiĝis je pli ol 2 milionojn da kopioj, kaj estis atestita ora disko[6]. Ŝia dua albumo, A Girl Like Me, estis publikigita en aprilo 2006.Rihanna tiam turnis sur turneon kun la Black Eyed Peas en Usono, kaj la Pussycat Dolls en Eŭropo. Por ŝia tria albumo, Good Girl Gone Bad publikigita en 2007, Rihanna prirezignis regeon kaj danchalon por orientiĝi al popmuziko, RnB, dance kaj poproko. Samtempe ŝiaj scenejaj vestaĵoj fariĝas pli kaj pli provokaj, ne plu hezitante emi al fetiĉo. Good Girl Gone Bad estis publikigita en junio 2007, portita fare de la ŝlagro Umbrella kiu estis enorma sukceso ĉirkaŭ la mondo (8 milionoj da ekzempleroj) kaj kiu restis unuavice sur la Billboard Hot 100 dum 7 sinsekvaj semajnoj[7].
Ŝi okupiĝis ankaŭ en reklamado, modo ekzemple ĉe Armani,[8], ĉe River Island kaj ĉe Puma.[9] Aparte ŝi agadis en la kondo de kino ekzemple per amuza rolo en la filmo Valerian and the City of a Thousand Planets de Luc Besson.[10]
Krome ŝi estas grava aktivulino en multaj agadkampoj.
Rihanna estas agnoskita de la amaskomunikilaro kiel populara kaj moda ikono, aparte ekde ŝia tria studialbumo Good Girl Gone Bad (2007). [11] [12] [13] [14] [15] Nick Levine de Digital Spy priskribis Good Girl Gone Bad kiel "la plej proksima afero al Thriller kiun 2007/08 verŝajne produktos". [16] Ŝia kanto "Umbrella", fama pro sia "ella ella" hoko, estas konsiderita de Rolling Stone kiel unu el la 500 Plej Grandaj Kantoj de Ĉiuj Tempoj. [17] Alia kanto "We Found Love" en 2011 estis nomumita de Billboard kiel la 24-a plej granda usona sukceso tra la tempoj. [18] La oka studialbumo Anti (2016) de Rihanna kaj ĝia ĉefa kanto "Work" estis respondeca por alporti la dancehall-muzikstilon al vasta usona aŭskultantaro laŭ Billboard-redaktisto. [19]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.