Rioplata hispana, aŭ en hispana español rioplatense, konata ankaŭ kiel Argentin-Urugvaja hispana, estas variaĵo de hispana lingvo[1][2][3] parolata ĉefe en la areoj de kaj ĉirkaŭ la Rioplata Baseno de Argentino kaj Urugvajo.[4] Ĝi estas referencata ankaŭ kiel RiverplataPlatrivera hispana aŭ Argentina hispana.[5] Estante la plej elstara dialekto kiu faras uzadon de voseo kaj parole kaj skribe, multaj trajtoj de la Rioplatense estas kunhavataj en la variaĵo parolataj en Orienta Bolivio, Ĉilio kaj Peruo. Tiu dialekto estas ofte parolata per intonacio iom simila al tiu de la Napola lingvo de Suda Italio (klarigebla pro forta iama enmigrado el tie), sed estas esceptoj. La kutima vorto uzata por nomo la hispanan lingvon de tiu regiono estas "castellano" (kastilia) kaj iom pli rare "español" (hispana).

Thumb
Proksimuma areo de Rioplatense inkude la variaĵojn de Patagonio.

Ĉar Rioplatense estas konsiderata dialekto de la hispana kaj ne diferenca lingvo, ne estas fidindaj kalkuloj pri totala nombro de parolantoj. Ĝenerale, indiĝenaj parolantoj de hispana edukitaj en Urugvajo aŭ en la majoritato de Argentino estas supozataj parolantoj de Rioplatense (almenaŭ neformale) same kiel por ekzemplo usonaj estas supozataj parolantoj de la usona angla, pli ol de alia variaĵo de angla. La totala parolantaro de tiuj areoj estus ĉirkaŭkalkulita en 25–30 milionoj, depende de la difino kaj de la etendo.

Notoj

Bibliografio

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.