From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert Leroy Johnson (8a de Majo, 1911 – 16a de Aŭgusto, 1938) estis Afrik-usona kantisto, kantoverkisto kaj gitaristo de bluso. Liaj ŝlosilaj registraĵoj en 1936 kaj 1937 montris kombinadon de kantado, kapabloj per gitaro, kaj kantoverka talento kiu influis poste generaciojn de muzikistoj. La umbrecaj kaj malbone dokumentitaj vivo kaj morto de Johnson je aĝo de nur 27 jaroj starigis multan legendon. Faŭsta mito diras ke li vendis sian animon al la diablo je loka ŝosekrucejo de Misisipiaj aŭtovojoj por atingi sukceson. Kiel vaganta muzikisto kiu ludis ĉefe sur stratanguloj, en ĉeŝoseaj trinkejoj, kaj en noktosabataj dancejoj, Johnson havis malgrandan komercan sukceson aŭ publikan agoskon en sia vivodaŭro.
Robert Johnson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1911 en Hazlehurst |
Morto | 16-an de aŭgusto 1938 (27-jaraĝa) en Greenwood |
Mortokialo | nekonata valoro |
Tombo | nekonata valoro |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | gitaristo kantaŭtoro blues singer (en) surstrata artisto |
Post la reapero de liaj registraĵoj en 1961, sur la LP King of the Delta Blues Singers, lia laboro atingis pli ampleksan publikon. Johnson estas nuntempe agnoskita kiel majstro de bluso, partikulare de la stilo Misisipi-Delta bluso. Li estas konsiderata de multaj rok-muzikistoj kiel grava influo; la blus- kaj rok-muzikisto Eric Clapton nomigis Johnson kiel "la plej grava blus-kantisto kiu iam vivis."[1][2]
Johnson estis metita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en ĝia malferma ceremonio, en 1986, kiel frua influinto sur rokanrolo.[3] En 2003, David Fricke rangigis Johnson la kvina en la listo de la gazeto Rolling Stone nome "100 Greatest Guitarists of All Time" (100 plej grandaj gitaristoj el ĉiuj tempoj).[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.