Rod Stewart
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sir Roderick David "Rod" STEWART (naskiĝis la 10-an de januaro 1945)[1] estas brita kantisto, komponisto kaj muzikisto, naskiĝinta kaj kreskiĝinta en Norda Londono, Anglio kaj loĝanta en Epping. Li estas de skota kaj angla devenoj.
Rod Stewart | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Roderick David Stewart |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1945 (1945-01-10) (79-jaraĝa) en Londono |
Edz(in)o | Alana Stewart • Rachel Hunter • Penny Lancaster |
Ĝenroj | R&B, soula muziko, rokmuziko, popmuziko |
Profesio | kantisto, komponisto, produktoro |
Instrumentoj | Voĉa muziko, Gitaro, Harmoniko, Banĝo, |
Aktivaj jaroj | 1964 – nuntempo |
Eldoninto | Mercury, Warner Bros., J |
Retejo | RodStewart.com |
Persona informo | |
Naskonomo | Roderick David Stewart |
Aliaj nomoj | Rod Stewart |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Harlow • Beverly Hills |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Familio | |
Edz(in)o | Alana Stewart • Rachel Hunter • Penny Lancaster |
Amkunulo | Kelly Emberg |
Infanoj | Kimberly Stewart • Sean Stewart • Renee Stewart • Liam Stewart • Ruby Stewart |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro • kantisto • gitaristo • diskografa artisto • voĉisto |
TTT | |
Retejo | https://www.rodstewart.com/ |
Per sia distinga raspa kantovoĉo, Stewart elstariĝis fine de la 1960-aj jaroj kaj komence de la 1970-aj jaroj kun la The Jeff Beck Group kaj poste kun Faces. Li komencis soloan karieron en 1969 per sia komenca albumo An Old Raincoat Won't Ever Let You Down (Usone: The Rod Stewart Album). Lia verko kun la The Jeff Beck Group kaj Faces estis influaj por la formo de la ĝenroj Metalroko kaj punkroko, respektive.[2][3]
Per sia kariero en sia kvina jerdeko, Stewart vendis ĉirkaŭ 100 milionoj da diskoj tutmonde, kio faras lin unu el la plej vendantaj muzikistoj.[4] En Britio li akiris ses sinsekvajn venkintajn albumojn, kaj lia kvanto de 62 britaj diskoj inkludas 31 kiuj akiris lokon inter la 10 venkintaj, ses el kiuj akiris la unuan situon.[5] Li akiris 16 unuarangitaj diskoj en Usono, kun 4 el tiuj kiu atingis la unuan lokon en la listo Billboard. En 2008, la magazeno Billboard situis ĝin kiel la 17-a plej sukcesa artisto de la listo "Billboard" de 100 artistoj.[6] Li estis elektita kiel la 33-a en la listo de la magazeno Q' de 100 Plej Grandaj Kantistoj de ĉiu tempo.[7]