Rokuonji
budhisma templo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Rokuonji (鹿苑寺 ("bikŝuejo de la ĝardeno de cervoj", 鹿苑寺?)), plej bone konata pro ĝia fama relikvujo Ora Pavilono (金閣), kaj tial nomata Kinkakuji (金閣寺, "bikŝuejo de la Ora Pavilono"?), estas Zena bikŝuejo de la skolo Rinzai, subskolo Shōkokuji, en la nordokcidenta parto de Kioto, Japanio.[1] Ĝi estas unu el la plej popularaj konstruaĵoj en Japanio, alloganta grandan kvanton da vizitantoj jare.[2] Ĝi estas Nacia Speciala Historia Loko, Nacia Speciala Pejzaĝo, kaj ĝi estas unu el 17 lokoj, kiuj formas la Historiaj monumentoj de antikva Kioto, kiuj estas mondaj heredaĵoj de Unesko.[3]
Rokuonji 鹿苑寺 | |
---|---|
La relikvujo ĉe la bikŝuejo Rokuonji, konata kiel Kinkaku, la Ora Pavilono. | |
Bikŝuejo | |
Loko: | 1 Kinkakuji-chō, Kita-ku, Kyōto-shi, Kyōto-fu, Japanio. |
Skolo: | Rinzai, subskolo Shōkokuji |
Ĉefa bodisatvo: | Kannon |
Fondinto: | Ashikaga Yoshimitsu |
jaro de elkonstruado: | 1397 1955 (rekonstruita) |
Retejo: | http://www.shokoku-ji.jp/ |
Rokuonji Memorindaĵoj de antikva Kioto, Uĝi kaj Ocu | ||||
---|---|---|---|---|
Monda heredaĵo | ||||
Kinkaku, la Ora Pavilono, de malproksime | ||||
Lando | Japanio | |||
Tipo | kultura heredaĵo | |||
Kriterioj | ii, iv | |||
Fonto | 688-013 | |||
Regiono** | Azio | |||
Geografia situo | 35° 2′ 22″ N, 135° 43′ 46″ O (mapo)35.039444444444135.72944444444 | |||
Registra historio | ||||
Registrado | 1994 (n.k. sesio) | |||
Geografia lokigo sur la mapo : Japanio
| ||||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||||
Ĝia fama trietaĝa relikvujo Kinkaku, la Ora Pavilono, estas nomita "ora" pro la orfolia tegaĵo de la du superaj etaĝoj. Sur la tegmento troviĝas ora hōō.