From Wikipedia, the free encyclopedia
Rosas en la hispana aŭ Roses en la kataluna (pro Rozoj, kio aperas en la blazono) estas municipo en la provinco Ĝirono, apartenanta al la regiono Katalunio, Hispanio, kun areo de 46 km². Ĝi estas malpli ol 30 kilometrojn de la landlimo kun Francio, 65 kilometrojn de Ĝirono kaj 160 kilometrojn de Barcelono. Malgraŭ la turismo, fiŝkaptado ĉiam restis grava. Rosas unu el la plej grandaj fiŝkaptaj haveno de la Costa Brava. Roses situas ĉe la Golfo de Rosas kaj havas ĉirkaŭ 4km longan sablan strandon. Piediranta avenuo laŭiras laŭlonge de la granda sabla strando. Ekster la turisma sezono, Rosas havas ĉirkaŭ 18 000 konstantajn loĝantojn. En la someraj monatoj la loĝantaro altiĝas al 90 000.
Rosas | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Katalunio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 17480 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 20 140 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 439 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 16′ N, 3° 11′ O (mapo)42.2633333.175 [+] | ||||
Alto | 5 m [+] | ||||
Areo | 45,9 km² (4 590 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Roses, Girona [+] | |||||
En 1808 Napoleono devigis la hispanan reĝon abdiki de la trono. Francaj trupoj reeniris la landon, kaj Rosas estis sieĝita kaj kaptita por la kvara fojo en ĝia historio. En 1814, kiam la francoj retiriĝis el Hispanio, ili eksplodigis la bastionojn de la fortikaĵo kaj la Kastelon de la Trinitato (Castell de la Trinitat). La malnova urbo, Ciutadella, nun estis tute detruita, dum sur la orienta flanko malrapide etendiĝis la nuna moderna urbocentro.
En la 20-a jarcento, precipe en la periodo post la dua mondmilito, Rosas multe profitis de la kreskado de turismo.
Gravaj elfosadoj estis faritaj ene de la muroj de Ciutadella. Ne nur restaĵoj el la greka kaj romia periodoj estis malkovritaj, sed ankaŭ partoj de la mezepoka urbo kaj ĝiaj muroj. En la 1990-aj jaroj, la muroj de Ciutadella estis vaste restarigitaj, kaj en 2004 muzeo estis malfermita ene de la muroj. Iom kontestata restarigo de la Kastelo de la Trinitato finiĝis en 2010.
Rosas havas belan historian centron kun greka stilo. Estis la grekoj kiuj unue ekloĝis ĉi tie en la 9-a jarcento.
Esperanta Naturamikaro organizos en Roses/Rosas la unuan naturamikan kultursemajnon en Esperanto (NAKSE), komence de oktobro 2022. La programo enhavos kulturajn ekskursojn, prelegojn, debatojn. Ĉio devos respekti la principojn de daŭrebla turismo[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.