Roĵavo
fakta memstara regiono en Sirio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Memstara Administracio de Norda kaj Orienta Sirio (MANOS) kaj antaŭ ol septembro 2018 la Demokratia Federacio de Norda Sirio (DFNS) estas fakta memstara regiono devenita de tri memregitaj kantonoj en norda Sirio.[1] Neoficiale la regiono estas konata kiel Siria Kurdio, Okcidenta Kurdio (kurde Rojavayê Kurdistanê) kaj Roĵavo.[2]
Memstara Administracio de Norda kaj Orienta Sirio | |
kurde Rêveberiya Xweser a Bakur û Rojhilatê Sûriyeyê arabe الإدارة الذاتية لشمال وشرق سوريا ܡܕܰܒܪܳܢܘܬ݂ܳܐ ܝܳܬ݂ܰܝܬܳܐ ܠܓܰܪܒܝܳܐ ܘܡܰܕܢܚܳܐ ܕܣܘܪܝܰܐ (Siria) turke Kuzey ve Doğu Suriye Özerk Yönetimi) | |
flago | blazono |
fakta reĝimo • administra teritoria unuo • aŭtonoma regiono • proponita lando | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Kamiŝlo (koordinatoj: 37° 3′ N, 41° 15′ O (mapo)37.0541.25 ) |
Oficiala(j) lingvo(j) | kurmanĝa lingvo, siria lingvo, araba lingvo |
Loĝantaro | 2 000 000 (2018) |
Horzono | UTC+03:00 |
Telefona kodo | +963 |
Politiko | |
Politika sistemo | Demokratia konfederaciismo |
Ekonomio | |
Valuto | siria pundo |
MANOS estas plur-etna regiono kie loĝas grandaj komunumoj de kurdoj, araboj kaj asirianoj, samkiel malgrandaj komunumoj de turkmenoj, armenoj kaj ĉeĉenoj. Pro tiu fakto "Kurdio" ne taŭgas. Naciismaj kurdoj ĝeneralsence konsideras Roĵavon kiel unu el la kvar partoj de la granda Kurdio, kiu ankaŭ inkluzivas partojn de orienta kaj sudorienta Turkio, norda Irako kaj nordokcidenta Irano.[3] Tamen, la registaro kaj societo de Roĵavo estas pluretna.[4]
Roĵavo konsistas plejparte el la gubernio Hasaka kaj nordaj partoj de la gubernioj Ar-Raka kaj Alepo.
La regiono gajnis sian aŭtonomecon en novembro 2013, kiel parto de la nuntempa Roĵavo-konflikto, kreante socion bazita sur la principoj de rekta demokratio, seksa egaleco kaj daŭripovo.[5] Roĵavo estas organizita en tri kantonoj, Jazira, Kobani kaj Efrîn.[6] Ĝi ne estas agnoskata de la registaro de Sirio[7] kaj ĝi estas partoprenanto de la Siria Enlanda Milito.[8] La 16-a de marto 2016, la administrejo de Roĵavo deklaris la fondon de federala registara sistemo[9][10][11].