Rubén Darío
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rubén DARÍO (naskiĝis la 18-an de januaro en Metapa, hodiaŭ Ciudad Darío, 1867, mortis la 6-an de februaro, 1916 en León) estis nikaragva verkisto enkadrita en la movado Modernismo kaj diplomato.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rubén Darío (metroo de Madrido). |
Rubén Darío | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Rubén Darío | |||||
Naskonomo | Félix Rubén García Sarmiento | ||||
Naskiĝo | 18-an de januaro 1867 (1867-01-18) en Ciudad Darío | ||||
Morto | 6-an de februaro 1916 (1916-02-06) (49-jaraĝa) en León | ||||
Mortis per | cirozo vd | ||||
Nacieco | Nikaragva | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Nikaragvo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Rafaela Contreras Rosario Murillo Francisca Sánchez del Pozo | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | El Príncipe de las Letras Castellanas • El Padre del Modernismo vd | ||||
Okupo | Poeto, ĵurnalisto, diplomato, verkisto | ||||
Verkado | |||||
Ĝenroj | Poezio, prozo | ||||
Verkoj | Azul ❦ Cantos de vida y esperanza ❦ Q30141638 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en Nikaragvo kaj vere nomiĝis Félix (Felikso) Rubén García Sarmiento. Dekomence li estis jam progresema pri amerikaj socipolitikaj temoj; tiel li vojaĝis tra Ĉilio kaj Argentino kie li kontaktis kun verkistoj kiuj konas la tiamajn novajn verkostilojn francdevenajn.
Kiam li estas nur 21-jara sukcesas per "Azul…" ("Blua…"). Poste li veturas al Hispanio en 1892 kaj kontaktas kun la hispana kulturo. Poste li revenas denove en 1899 post la malvenko de Hispanio kontraŭ Usono. Ĉar li estas diplomato, li veturas al Parizo -kie kontaktas kun la plej grava montro de la tutmonda tiama kulturo- kaj tra Eŭropo kaj Ameriko. Li vivas senzorge kaj pro tio mortas kiam nur estas 49-jara.
La vivo de Rubén Darío kaj lia disvolviĝo en Hispanio dum multaj jaroj kaj la malĉeesto en sia naskiĝlando igas problemon konsideri tiun poeton ĉu kiel hispano ĉu kiel jam sudamerikano. Por kelkaj estas unu el la unuaj verkistoj sudamerikaj, ne nur laŭ graveco, sed ankaŭ laŭ epoko.