Russell Crowe
Nov-Zelanda aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Russell Ira CROWE (naskiĝis la 7-an de aprilo 1964(nun 1964-04-07) en Velingtono, Nov-Zelando) estas aktoro, produktoro kaj muzikisto. Kvankam Nov-Zelanda civitano li vivis la plej grandan parton de sia vivo en Aŭstralio.[1] Li venis al internacia atento pro sia rolo kiel la romana generalo Maximus Decimus Meridius en la historia eposa filmo Gladiator (2000) direktita de Ridley Scott, por kiu Crowe gajnis la akademian premion por la plej bona aktoro, la Broadcast Film Critics Association premio por la plej bona aktoro kaj multajn aliajn nomumojn por plej bona aktoro.
Russell Crowe | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Crowe en 2017 | |||||
Persona informo | |||||
Russell Ira Crowe | |||||
Naskonomo | Russell Ira Crowe | ||||
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1964 (1964-04-07) (60-jaraĝa) en Velingtono, Nov-Zelando | ||||
Etno | novzelandanoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Finger Wharf vd | ||||
Ŝtataneco | Nov-Zelando vd | ||||
Alma mater | Auckland Grammar School • Sydney Boys High School • Vaucluse Public School • Mount Roskill Grammar School • Vaucluse High School vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | sen valoro vd | ||||
Patrino | sen valoro vd | ||||
Edz(in)o | Danielle Spencer (2003-2018) | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Parencoj | Don Spencer • Dave Crowe • Jeff Crowe • Martin Crowe • Lorraine Downes vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • filmproduktoro • kantisto • muzikisto • ĝenra aktoro • scenaristo • filmaktoro • televida aktoro • filmreĝisoro • komponisto • reĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1985 ĝis nun | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Gladiator ❦ Man of Steel ❦ The Insider ❦ The Silver Brumby ❦ A Beautiful Mind ❦ The Water Diviner ❦ Thor: Love and Thunder ❦ Robin Hood ❦ Les Misérables ❦ Winter's Tale ❦ Proof ❦ Spotswood ❦ Noah ❦ Boy Erased ❦ The Pope's Exorcist ❦ Body of Lies ❦ Master and Commander: The Far Side of the World ❦ The Man with the Iron Fists ❦ The Greatest Beer Run Ever ❦ The Next Three Days vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Crowe prezentiĝis kiel la tabaka firma interninformanto Jeffrey Wigand en la filmo The Insider (1999), por kiu li ricevis kvin premiojn kiel plej bona aktoro kaj sep nomumojn en la sama kategorio. En 2006, Crowe rolis kiel la matematikisto kaj nobelpremiito John F. Nash en la biografia filmo A Beautiful Mind (2001) alportita al li multajn premiojn, inkluzive de BAFTA premio por la plej bona ĉefrolo, Golden Globe premio kaj la Screen Actors Guild premio. [2] Crowe ankaŭ rolis en filmoj kiel Romper Stomper (1992), L.A. Confidential (1997), Master and Commander: The Far Side of the World (2003), Cinderella Man (2005), American Gangster (2007), State of Play (2009), Robin Hood (2010), Les Misérables (2012), Man of Steel (2013) kaj Noah (2014). Crowe pro sia laboro gajnis plurajn laŭdojn dum sia kariero inkluzive stelon en la Trotuaro de Famo en Holivudo, tri sinsekvajn Akademiajn nomumojn (1999-2001), unu Premion Ora Globo, unu BAFTA kaj Akademia Premio.