kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda From Wikipedia, the free encyclopedia
SAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. Ĝi kutime enhavas ankaŭ socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn.
Kiel unua kongreso estas konsiderata la kunveno kiun dum la Universala Kongreso de Esperanto en Prago en 1921 oni utiligis por krei la asocion. La ceteraj kongresoj estas sendependaj de la ceteraj renkontiĝoj, kvankam oni ofte uzas ilin por kunvenoj de Laboristaj Esperantistaj Asocioj.
Grava perioda okazaĵo en la SAT-vivo estas la ĉiujara kongreso. Ĝi donas la eblon de fruktodona interŝanĝo de opinioj, spertoj, ktp. inter diverslandaj SAT-anoj kaj prezentas por multaj membroj la solan okazon por parola interrilatado kun alilandanoj, krome ĝi estas impona pro manifestacio, montranta la forton de la laborista Esperanto-movado kaj la praktikan uzeblon de la lingvo.
En la unuaj jaroj oni alte taksis la moralan apogon de eminentuloj. Oni sukcesis atingi, ke famaj homoj akceptis la honorprezidon de la unuaj SAT-kongresoj kaj esprimante sian favoran opinion pri Esperanto, li havigis al la Esperantistaro valoran propagandan materialon. Iliaj eldiroj aperis tradukitaj en multaj naciaj gazetoj kaj estis legataj de centmiloj da homoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.