Göteborg
urbo en Svedio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Göteborg (svede, IPA: [jœte'bɔrj]), esperante Gotenburgo, estas la dua plej granda urbo en Svedio. Ĝin fondis en 1619 sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo. La urbo situas sur la okcidenta bordo apud la elfluejo de la rivero Göta älv.

Gotenburgo estas la dua plej granda urbo de Svedio kun pli ol duona miliono da loĝantoj en la dense loĝata areo kaj preskaŭ 900 000 en Gotenburgo kun ĉirkaŭurboj. La urbo kunkreskis kun apudaj dense loĝataj areoj en la apudaj komunumoj Mölndal kaj Partille.
Kelkaj el la grandaj industriaj konzernoj kiel Volvo, SKF kaj aliaj bone konataj industriaj teknikaj kompanioj kiel ESAB kaj Hasselblad AB ekestis kaj havas siajn ĉefoficejojn en Gotenburgo. Granda parto de la svedaj eksporto kaj importo iras tra la haveno de Gotenburgo, kiu estas la plej granda haveno de Nordio. Gotenburgo estas ĉefurbo de la moderna sveda provinco Västra Götalands län kaj episkopa sidejo de Gotenburga diocezo de la Eklezio de Svedio.
Remove ads
Vidindaĵoj
Servoj
La Universitato de Gotenburgo (svede Göteborgs universitet) estas publika universitato, kiu estis establita en 1891. Kun 37 000 studentoj kaj 6 000 dungitoj, ĝi estas unu el la plej grandaj universitatoj en la nordiaj landoj. La universitato estas konsiderata tre urba, ĉar la plej multaj el ĝiaj konstruaĵoj estas en la koro de la urbo.
La Teknologia Universitato de Ĉalmers (svede Chalmers tekniska högskola) estas privata universitato situanta en Göteborg, kiu estis establita en 1829. Pli ol 11 000 studentoj studas en la universitato. La institucio temigas la kampojn de teknologio, natursciencoj, arkitekturo kaj matematiko.
Remove ads
Famuloj
Esperanto kaj Göteborg
En ĝi okazis la 8-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) de la 14-a ĝis 18-a de aŭgusto 1928 kun ĉirkaŭ 400 partoprenantoj el 24 landoj. En la kongreso interkonsentiĝis konvencio inter SAT kaj LEA-oj. La kongreso akcentis la kulturan, edukan, ne-politikan kaj kontraŭdogman karakteron de SAT.
En la urbo ankaŭ okazis la SAT-kongreso en 1976 kaj la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en 2003.
Tie loĝis la esperantistoj Thorsten Torbjär kaj Märtha Andréasson.
Esperantoplatsen (La Esperantoplaco) estas loko en la distrikto Inom Vallgraven en la centra Gotenburgo.
Remove ads
Urba blazono
Leono rigardas en la heraldike "malĝustan" direkton.
Bildoj
Panorama vido de la marhaveno kaj urbo
- Liseberg amuzparko, Göteborg
- Tramo en Göteborg
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.goteborg.com
- http://www.goteborg.se/
- Esperanto-Societo de Gotenburgo
- UK en 2003 Arkivigite je 2004-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildoj el Göteborg en la Bildarkivo Aŭstria
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads