Sanapanaoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La sanapanaoj (hispane Sanapaná) estas unu el multaj nomadaj triboj loĝantaj en la malsupra Granda Ĉako de okcidenta Paragvajo. Kun la enkonduko de menonitaj setlejoj en la centra Ĉako en la 1930-aj jaroj, multaj nomadaj triboj duon-ekloĝis proksime de la menonitoj. La menonitoj establis misiejojn en multaj de la triboj, ofte kolektante lingve similajn tribojn el la proksimeco. Anoj de la etnoj Sanapaná kaj Lengua estis setligitaj en la misiejo La Esperanza (La Espero), sudoriente de Filadelfio, proksime de la Tut-Amerika Ŝoseo.
Rapidaj faktoj etno, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Fermi
La sanapanaa lingvo uzas la latinan alfabeton, teksta specimeno estas "Tamilachlech coo evalhoc, Jesucristo singmasma coo."
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri etno. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |