cover image

Latina alfabeto

alfabeto, uzata interalie por multaj Eŭropaj lingvoj / From Wikipedia, the free encyclopedia

La latina alfabeto prenis siajn signojn el la greka kaj etruska alfabetoj. Post la disfalo de la Romia Imperio ĝin heredis la precipaj eŭropaj lingvoj, kaj pere de sekvantaj eŭropaj imperiismo kaj misiado tiu alfabeto disvastiĝis al la tuta mondo, iĝante la plej grava skribo de la homaro. Origine, la latina alfabeto posedis nur majusklojn — la minuskloj aperis en la Karolida minuskla skribo uzita ĉe la franca kortego dum mezepoko. Ankaŭ mankis la literoj tramonde konataj per la angla lingvo K, k, J, j, U, u, W, w, Z, z kaj Y, y. Ilin devis aldoni postaj lingvoj, ĉu prenante ilin el la greka alfabeto (K, U, Y, Z), ĉu inventante ilin el jam ekzistantaj literoj (J, W). Plenan liston da literoj kutime uzataj vikipedie vidu ĉe Esperanta alfabeto.

La Latina alfabeto en la klasika epoko konsistis el 23 literoj. La tipografio de la bildo estas de surŝtona tipo, kiel ĝi aperas en la Trajana Kolono.

La latina alfabeto, aŭ latina skribmaniero, estas la aro de grafikaj signoj bazitaj sur la literoj de la klasika latina alfabeto, nome formo de la kumgreka versio de la greka alfabeto. Ĝi estis uzata kiel normiga metodo skribi en plej okcidentaj kaj centraj eŭropaj lingvoj, same kiel multaj lingvoj el aliaj partoj de la mondo. La latina skribmaniero estas la bazo por la plej granda nombro de alfabetoj de ajnaj skribsistemoj[1] kaj estas la plej amplekse adoptita skribsistemo en la mondo (komune uzata de ĉirkaŭ 70% el la monda loĝantaro). Ĝi estas ankaŭ la bazo de la Internacia Fonetika Alfabeto. La 26 plej disvastigitaj literoj estas la literoj enhavataj en la ISO-baza latina alfabeto.