Santiago (rivero)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Santiago, aŭ plene Río Grande de Santiago, estas la plej longa rivero en Meksiko, kun longeco de 433 km. La rivero originas en Ĉapalaa Lago kaj kontinuas proksimume nord-okcidenten tra Okcidenta Patrinmontaro, ricevante Verde, Juchipila, Bolanjoson, kaj aliajn alfluantojn. La Agvamilpa-baraĵo estis konstruita en 1997 kreinte rezervujon kovrante grandan parton de la komunuma teritorio de Del Nayar en Najarito. La rivero malsupreniras al marbordaj malaltaĵoj, pasante preter Santiago Ixcuintla kaj elfluas en Pacifikan Oceanon, 16 km nordokcidente de San Blas, en Najarito. La rivero estas de iuj konsiderata kiel daŭrigon de Lermao, kiu enfluas Ĉapala-Lagon.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Santiago | |
---|---|
Rivero Santiago disigante Najariton de Ĥalisko | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Meksiko |
Longeco | 433 km |
Akvokolekta areo | 136 628 km² [1] |
Averaĝa trafluo | 320 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Ĉapalaa Lago |
- Alteco super marnivelo | 1 524 m |
Enfluejo | Pacifika Oceano apud San Blas / Santiago Ixcuintla, Najarito |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Hidrografia mapo de Ĥalisko; "1" indikas riveron Santiago | |
Fermi