From Wikipedia, the free encyclopedia
Sarnia estas urbo en Sudokcidenta Ontario, Kanado, kiu havis en 2016 loĝantaron de 71 594 perosnoj.[1] Ĝi estas la plej granda urbo ĉe la Lago Hurono kaj de la kantono Lambton. Sarnia estas sur la orienta bordo de la kuniĝejo inter la Supraj kaj Malsupraj Grandaj Lagoj kie la Lago Hurono fluas al la rivero Sankta Klara, kiu formas la Kanad-Usonan landlimon, rekte el Port Huron, Miĉigano. La natura haveno uuna foje altiris la francan esploriston La Salle. Li nomis la lon "La Rapidejon" la 23an de aŭgusto 1679, kiam li uzis ĉevalojn kaj homojn por peli sian 45-tunan barkon Le Griffon norden kontraŭ la preskaŭ kvar-nodan fluon[2] de la rivero Sankta Klara.[3]
Sarnia | |||
---|---|---|---|
urbo lower-tier municipality (en) vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 72 320 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 441 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 58′ N, 82° 24′ U (mapo)42.9745-82.4066 [+] | ||
Alto | 191 m [+] | ||
Areo | 163,9 km² (16 390 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sarnia, Ontario [+] | |||
Tiu estis la unua fojo ke velŝipo, sen kalkuli kanuon aŭ similan rem-movitan boaton, navigis al la Lago Hurono,[4] kaj la veturado de La Salle estis mejloŝtona por la disvolvigo de la komerca navigado en la Grandaj Lagoj.[5]
Situa ĉe natura haveno, la Sarnia haveno restas grava centro por lagaj kaj oceanaj ŝipoj transportantaj kargojn de produktoj el cerealo kaj nafto.[6] La natura haveno kaj la salkavoj kiuj estas en ĉirkaŭaj areoj,[7] kune kun la nafto malkovrita en apuda Oil Springs, en 1858,[8] kondukis al spektakla kresko de la naftindustrio en tiu areo. Ĉar Oil Springs estis la unua loko kaj en Kanado kaj en tuta Nordameriko kie oni elfosis komerce nafton, la sciaro akirita tie rezultis en naft-elfosistoj el Sarnia veturantaj tra la tuta mondo por instrui al aliaj entreprenoj kaj landoj kiel elsodi nafton.[9]
La komplekso por rafinado kaj kemiindustriaj kompanioj estas nomata Chemical Valley (Kemivalo) kaj estas sude de la urbocentro de Sarnia.[10] En 2011 la urbo havis la plej altan nivelon de partikla aera poluado el ĉiuj urboj de Kanado, sed tio ekde tiam falis ĝis la rango 30a en tii afero.[11] Ĉirkaŭ 60 procento de la partikla materio venas fakte el industrioj kaj poluantoj el la najbara Usono.[12]
Sarnia estas la loko de grandega suncentralo. Tiu sistemo estis unue operacia en decembro 2009, por 20 MW-povumo. Poste en septembro 2010, la centrejo iĝis la plej granda fotovoltaika suncentralo en la mondo kun povumo je 97 MW[13].
La lago Hurono estas pli malvarma ol la aero somere kaj pli varma vintre; tiele, ĝi moderas la malsekan kontinentan klimaton de Sarnia, kio faras la ekstremajn temperaturojn de varmo kaj malvarmo malpli evidentaj.[14] Vintre, Sarnia foje suferas lagefikan neĝo-falon pro vento el Arkto blovanta tra la pli varmaj akvoj de la lago Hurono kaj kiu kondensiĝas por formi neĝajn buraskojn aŭ skualojn.[15]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.