From Wikipedia, the free encyclopedia
Sarvepalli RADHAKRISHNAN (naskiĝis la 5-an de septembro 1888 en Tiruttani (Tamilnado), mortis la 16-an de aprilo 1975 en Madras) - filozofo kaj prezidento de Barato.
Sarvepalli Radhakrishnan naskiĝis en la Suda Barato (telugua lingvo), kie la barata kulturo estis sekura de islamaj invadintoj, bone konserviĝis kaj identiĝis kun la civilizo de dravidaj popoloj. Lia patro estis ortodoksa brahmano. Ĝis la 8-a vivjaro loĝis en urbeto Tiruttani, granda centro de pilgrimado, poste ankaŭ lernis en Velur kaj Madras (en la tri urboj po kvar jaroj) en lernejoj gvidataj de kristanaj misiistoj. Li edukiĝis en la medio, kie filozofiaj problemoj estis konsiderataj laŭ religiaj vidpunktoj, ne historiaj aŭ natursciencaj. Tiutempe ekkonis Biblion, kaj la okcidentan filozofion lernis en altlernejo gvidata de misiistoj. Li ne povis samopinii, ke asketoj kaj hinduaj instruistoj ne estis vere religiaj. Ne subiĝis, kiel aliaj, al la okcidenta kulturo. Helpe de panditoj studis en sanskrito filozofiajn tekstojn. Danke al tio povis kritike kompari ambaŭ kulturojn. Ofte vojaĝante inter Varanasi kaj Oksfordo li dum pluraj jaroj estis peranto inter Barato kaj Eŭropo. En Unesko gvidis baratan delegitaron.
Li laboris kiel filozofo, i.a. en universitatoj en Mysore (1918-21), Kolkato (1921-31 kaj 1937-41) kaj ankaŭ en Oksfordo (kiel profesoro de orientaj religioj kaj etiko; 1936-52). En la jaroj 1949-52 estis ambasadoro de Barato en Sovetunio. Li fariĝis la unua vicprezidento de Barato (1952-62) kaj la 13-an de majo 1962 ekoficis kiel prezidento ĝis la 13-a de majo 1967.
En Barato, oni observas lian naskiĝtagon kiel Tagon de instruisto.
Antaŭe: | 2-a Prezidento de Barato | Poste: | |
---|---|---|---|
Rajendra Prasad | 1962–1967 | Zakir Husain |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.