From Wikipedia, the free encyclopedia
Scenarplano estas grafika aranĝilo en la formo de ilustraĵoj aŭ bildoj kiun oni sinsekve aperigas por antaŭbildigi al si filmon, animacion, moviĝeman grafikaĵon aŭ sekvencon de interagebla komunikaĵo. La laborejo de Walt Disney disvolvis scenarplanadon, kiel oni konas ĝin hodiaŭ, dum la fruaj 1930-aj jaroj, kvankam kaj Disney kaj aliaj animacio-studioj pli frue utiligis similajn procezojn.
Multe da granda-buĝetaj mutaj filmoj estas scenarplanitaj, sed oni perdis la plej granda parto de tiu materialo dum la detruado de studiarkivoj dum la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj. Georges Méliès estis pionira filmisto kiu uzis scenarplanojn kaj antaŭenscenigan arton por laŭplane bildigi vidajn efektojn.[1]
Tamen scenarplanadon en la hodiaŭa formo evoluigis la Walt Disney-studio dum la fruaj 1930-aj jaroj.[2] En la biografio de sia patro, The Story of Walt Disney (“La rakonto pri Walt Disney”, 1956), Diane Disney Miller klarigis ke la unuaj kompletaj scenarplanoj estis kreitaj por la Disney-filmeto Three Little Pigs (“La tri porketoj”, 1933).[3]
Laŭ John Canemaker, en sia Paper Dreams: The Art and Artists of Disney Storyboards (“Paperrevoj”, 1999), la unua scenarplanoj de la Disney-studio evoluis kiel rakontoskizaj bildstrioj kreitaj dum la 1920-aj jaroj por ilustri konceptojn de animaciaj filmetoj, ekzemple Plane Crazy kaj Steamboat Willie, kaj baldaŭ la ideon adoptis aliaj studioj.[4]
Laŭ Christopher Finch en The Art of Walt Disney (1974), Disney atribuis al la animaciisto Webb Smith la ideon: desegninte scenojn sur apartaj folioj de papero, kiujn li alpinglis sur afiŝtabulon por sinsekve rakonti historion, Smith tiel kreis la unuan scenarplanon.[5] Krome, Disney unue rekonis la neceson, ke studioj subtenu apartan "rakontsekcion" kun specialiĝintaj scenarplanartistoj (t.e., nova, aparta ofico disde la animaciistoj), kiam li ekkomprenis ke spektantaroj ne spektus filmon se ĝia rakonto lasus ĉion indiferente al la karakteroj.[6][7][8] La dua studio kiu traŝanĝis el "rakontoskizoj" ĝis scenarplanoj estis la laborejo de Walter Lantz je frua 1935;[9] antaŭ 1936 la studioj de Harman-Ising kaj Leon Schlesinger simile agis. Antaŭ 1937 aŭ 1938, ĉiuj usonaj animacio-studioj uzis scenarplanadon.
Gone with the Wind (“Forigita per la vento”, 1939) estis unu el la unuaj realagadaj filmoj, kiujn oni tute scenarplanis. David O. Selznick, la kinproduktoro de la filmo, igis sian produktodizajniston, William Cameron Menzies, dizajni ĉiun filmitan planon de la filmo. Scenarplanado iĝis populara en realagada kinfarado dum la fruaj 1940-aj jaroj kaj kreskiĝis norma perilo prebildigi filmojn. Scenarplanoj nun estas esenca parto de la kreiva procezo.
Filma scenarplano aŭ planara kartono estas antaŭe produktita serio de kadroj, kun sinsekvaj desegnaĵoj de la apartaj okazoj en la filmo, kiel bildstrio de la filmo aŭ iu sekcio de la filmo. Ĝi helpas al kinoreĝisoroj, direktoroj de fotografio kaj komercaj klientoj antaŭbildigi la scenojn kaj eltrovi eblajn problemojn antaŭ ol ili elspezos multe da mono en la filmado kaj la dissendo de filmo, televida programo aŭ reklamo. Krome, scenarplanoj ankaŭ helpas taksi la koston de la tuta produktado kaj ŝparas tempon. Ofte scenarplanoj inkludas sago-simbolojn aŭ instrukciaĵon por indiki la direkton de moviĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.