Sedimenta rokaĵo
rokaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sedimentaj rokoj, aŭ sedimentaj petroj laŭ NPIV [1] (t.e. tavolrokaĵoj), estas rokaĵoj, kiuj plej ofte ekestas per sedimentado aŭ formiĝo de materialo je la tersurfaco. Oni distingas lozajn sedimentojn kaj solidajn sedimentrokojn, nomitajn ankaŭ sedimentitoj. La procezo de la solidiĝo de lozpetro al solidpetro nomiĝas dia- aŭ litogenezo. Sedimentoj ekestas per erozio, transporto kaj sedimentado de petroj kaj ties efloreskaj produktoj aŭ per precipitado aŭ eliminado de solvitaj substancoj.