From Wikipedia, the free encyclopedia
Sfakso, aŭ Sfax, aŭ Safakis, arabe صفاقس (Ṣfāqs/Ṣafāqus) estas grandurbo kaj administra centro de gubernio en Tunizio. Ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando, krome grava havenurbo.
Sfakso | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipality of Tunisia (en) vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 272 801 (2014) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 871 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 44′ N, 10° 46′ O (mapo)34.7410.76 [+] | ||||
Alto | 24 m [+] | ||||
Areo | 56 km² (5 600 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sfax [+] | |||||
Sfakso situas sur ebenaĵo laŭ Mediteranea Maro. Tunizo troviĝas 270 km.
La urbo estis fondita en -849. Proksime de fino de la 10-a jarcento Sfakso fariĝis sendependa urboŝtato. Sicilio havis ĝin inter 1148-1156, poste hispanoj konkeris la urbon. Ĝi estis longe nesto de piratoj. En la 19-a jarcento francoj koloniadis la tutan regionon. Nuntempe la loĝantoj okupiĝas precipe pri prilaborado de fosfatoj kaj olivoj, fine ankaŭ la fiŝkaptado gravas.
En Sfakso la temperaturo varias inter 7 kaj 32 °C. Jare pluvas po 203 mm.
Sfakso havas internacian flughavenon. En la haveno oni eksportas fosfatojn. La samon faras la fervojo. Aŭtovojo funkcias al la ĉefurbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.